El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Telegramo furoras inter Duolinguloj

| 2016-07-08
Bookmark and Share

 

    Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj kaj spertuloj kune. Robin van der Vliet vidis la evoluon de la komenco kaj mem programas "robotojn" por Telegram. Lastatempe Libera Folio intervjuis lin.

 

    Kiel Telegram malsamas de aliaj mesaĝiloj kiel ekzemple WhatsApp?

-- Telegram estas nuba mesaĝilo, kiu flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Oni povas sendi ĉiajn dosierojn ĝis 1,5 GB. Aldone ĝi estas tute senpaga, la aplikaĵoj estas malfermitkodaj kaj la oficialaj aplikaĵoj ne enhavas reklamojn.

 

    Kiaj ĉambroj troviĝas en Telegram? Ĉu estas nur unu granda diskuto?

 

    -- Preskaŭ ĉiuj uzantoj estas en la ĉefa ĉambro Esperantujo, kie ni parolas pri diversaj temoj laŭplaĉe, sed krom tiu grupo ni havas ankaŭ kelkajn pli etajn grupojn por esperantistoj. Ni ekzemple havas grupojn por sendi nur voĉmesaĝojn, ludi per Telegram-robotoj, diskuti seriozajn aferojn, kaj por amuzaj aferoj kiel bildoj kaj glumarkoj. Krom tio ni havas ankaŭ kelkajn dulingvajn grupojn, kie oni rajtas paroli la alian lingvon. Tie troviĝas novaj esperantistoj, kiuj demandas pri Esperanto en tiu lingvo, sed ankaŭ esperantistoj, kiuj lernas tiun lingvon kaj Esperante demandas pri tiu lingvo.

 

    Kial ĉi tio estu interesa por mi? Kiel ĝi utilos? Ja eblas babili kun esperantistoj multloke kaj multmaniere, kial ĉi tiu estas la plej bona?

 

    -- Niaj grupoj jam havas multajn membrojn kaj oni tre facile povas aliĝi al la plej interesaj temaj grupoj ne devante konigi sian telefonnumeron al ĉiuj grupmembroj. Post pli da tempo ni havos pli kaj pli da grupoj pri specifaj temoj, kaj tio neniam okazis antaŭe en la tuta historio de Esperanto.

 

    Vi parolis pri robotoj kaj glumarkoj, pri kio temas precize?

 

    -- Telegram disponigas al siaj uzantoj malferman platformon por kreado de glumarkoj kaj programado de robotoj. Jam kelkaj homoj kreis arojn da Esperantaj glumarkoj, kaj ĉiuj povas aldoni tiujn glumarkarojn kaj uzi ilin. Oni krome povas uzi robotojn per Telegram. Tiuj robotoj funkcias kiel specialaj kontoj, kiuj respondas aŭtomate. Per tiuj robotoj oni povas serĉi bildojn, serĉi novajn glumarkojn, fari publikan voĉdonadon kaj ludi ludojn kiel "pendumito" kaj "homlupo". Mi ekzemple kreis la roboton por ludi "pendumiton" kaj la roboton por eltrovi la ligilojn al ĉiuj Esperantaj grupoj, glumarkaroj kaj robotoj kaj por havi Esperantan tradukon de Telegram.

 

    Krome, pri vi, kiam kaj kiel vi lernis Esperanton?

 

    -- Mi mem komencis lerni Esperanton antaŭ unu jaro per Duolingo. Mi jam antaŭe provis lerni la hispanan per Duolingo. Lerninte Esperanton mi rimarkis, ke ĝi estas multe pli facila ol la hispana. Mi memoras, ke mi tuj aliĝis al Telegram-grupo, kiam mi legis pri ĝi ĉe Reddit. Tie mi multe parolis kaj amikiĝis kun kelkaj homoj. Paroli kun aliuloj tie multege helpis min lerni la lingvon. Post iom da tempo la grupo kreskis kaj kelkaj novaj grupoj aperis kaj nun ni havas grandan gruparon kun multaj esperantistoj.

 

    Nun, simple iru al telegramo.org kaj aliĝu al la grupoj, kiujn vi ŝatas. Amuziĝu!

 

(Intervjuis Chuck Smith, el Libera Folio )

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments