El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio aliĝis al la Internacia Organizo por Migrado

| 2016-07-07
Bookmark and Share




Emblemo de la Internacia Organizo por Migrado


 


    La 30-an de junio en la ĉefstabejo de la Internacia Organizo por Migrado en Ĝenevo, okazis speciala kunveno de la konsilio, dum kiu oni aprobis la rezolucion pri aliĝo de Ĉinio, Salomonoj kaj Tuvalo al la organizo. Tio signifas, ke Ĉinio oficiale fariĝis membrolando de la Internacia Organizo por Migrado.

 

    La Internacia Organizo por Migrado, fondita en 1951, estas la plej grava inter-registara organizo pri migrintoj. Ĝiaj ĉefaj taskoj estas helpe garantii bonordan kaj humanan administradon de migrintoj, akceli internacian kunlaboron tiu-flanke, helpe serĉi praktikeblan metodon por solvi aferojn pri migrintoj kaj liveri al ili humanisman helpon. Ekde 2001 Ĉinio fariĝis observanto-lando de tiu organizo.

 

    Matene de la 13-a de junio, Wang Chao, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun William Lacy Swing, ĝenerala direktoro de la Internacia Organizo por Migrado kaj prezentis al li peticion de Ĉinio pri aliĝo al la organizo subskribitan de Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj.

 

    La 30-an de junio la speciala kunveno de la Konsilio de la Internacia Organizo por Migrado aprobis la rezolucion pri aliĝo de la tri landoj al la organizo. Ĉinio fariĝis ĝia oficiala membro 17 tagojn post sia prezento de rilata peticio. La nombro de membrolandoj de la Internacia Organizo por Migrado kreskis al 165.

 

    Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio en la oficejo de UN en Ĝenevo kaj tiu de alia internacia organizo en Svisio, diris en la speciala kunveno, ke fariĝi membrolando de la Internacia Organizo por Migrado estas nepra elekto de Ĉinio por plue partopreni en tutmonda administrado kaj profundigi internacian kunlaboron en migrado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments