Guizhou: vizitinda provinco de Ĉinio
Dum unu semajno mi sekvis delegitaron de ĵurnalistoj kiuj vizitis la provincon Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Fama pro siaj belaj montaroj kaj akvofaloj, kaj 55% de la teritorio de la provinco estas aŭtonomaj regionoj de nacimalplimultoj.
Guiyang-a flughaveno: granda, sed trankvila
Mia unua surprizo estis la alveno en ĝia ĉefurbo, Guiyang: sufiĉe silenta por granda urbo, malmulte da trafiko, la flughaveno estas granda, sed en ĝi ne troveblas amaso da homoj kaj la kaoso kiun oni kutime vidas en similaj lokoj. La aero en la provinco estas pura kaj oni vivas pli trankvile, sen la problemoj de la grandaj metropoloj: ideala loko por ripozi, esti en kontakto kun la naturo kaj konatiĝi pli intime kun loka kulturo.
Mi neniam vizitis tiom sudan lokon en Ĉinio, kaj tie mi sentis min hejme: la kreskaĵoj sur montoj aspektas pli similaj al tiuj de Brazilo: Guizhou estas proksime al la Tropiko de Kankro, dum mia devenurbo en Brazilo estas proksime al la Tropiko de Kaprikorno. Interese por mi estis noti, ke tie plantoj kreskas pli rapide kaj ĝardenoj bezonas pli intensan flegadon, kaj ankaŭ modernaj stratoj faritaj de briketoj, similaj al tiuj kiuj populariĝis en Eŭropo kaj Pekino, suferas de la samaj problemoj observeblaj en Brazilo: ili pli facile difektiĝas (mi kredas ke pro la sojla humido) kaj plantoj kreskas inter la brikoj.
La belaj montoj de Guizhou rememorigas min pri Brazilo
La montaroj konstante venigis al mia memoro pejzaĝojn de Brazilo, pli specife de la Atlantika Arbaro, kiu akompanas la brazilan marbordon, speciale de la subŝtato Rio-de-Ĵanejrio, kie videblas similaj montoj, kaj de la subŝtato Minas-Ĝerajso, konata pro siaj belaj montaroj.
Ĉinino kiu akompanis min en la vojaĝo, en iu momento diris interesan frazon: en Guizhou ni havas la oportunon konatiĝi kun la vera Ĉinio. Mi bone komprenas ŝian diraĵon: en tiu regiono ankoraŭ konserviĝas kutimoj kaj tradicioj kiuj iom post iom perdiĝas (aŭ fariĝas prezentaĵoj por turistoj) en grandaj urboj, sekve oni povas senti esencon de la ĉina kulturo. Kaj mi denove revenas al Minas-Ĝerajso, en Brazilo: tie brazilaj tradicioj bone konserviĝas.
Guizhou estas vizitinda de tiuj, kiuj ŝatas akvofalojn
En aŭtonoma regiono Qiannan de la nacimalplimultoj Buji kaj Mjaŭ ni vizitis belajn akvofalojn. Tiu loko havas plurajn naturvidindaĵojn kaj sekve ricevas multajn turistojn. Tie mi travivis interesan sperton: irante sur roka vojo sur rivero, mi iris iom rapide kaj devis atendi miajn kolegojn. Tamen ĝuste en la loko kiun mi elektis por resti mi subite rimarkis viron klinitan sur siaj propraj kruroj, kvazaŭ atendanta iun aŭ ion. Li simpatie rigardis al mi kaj salutis min en la angla! Sekve li silentis, sed ofte rigardis min en la okuloj. Finfine, li subite turniĝis kaj tre rapide kuris sur la rivero kaj miaj okuloj ne plu povis sekvi lin. Estas admirinda lia kapablo tiom facile malaperi, kaj cetere li tute ne agas kiel turisto, mi riskus diri ke li loĝas en tiu regiono jam de longa tempo, pro lia intimeco kun la arboj kaj la rivero. Mi tre ŝatus babili kun li, sed bedaŭrinde tio ne eblis.
La mistera homo kiun mi konis dum mia vizito al natur-protektejo
Mi jam menciis la etnajn minoritatojn de Ĉinio kiuj vivas en Guizhou: ili meritas apartan artikolon, sed mi ne povas ne mencii la klopodojn de la registaro por monprofitigi ilin per turismo. Ni vizitis lokojn kaj projektojn ligitajn al prezervado de tradiciaj manartaĵoj, muziko, danco, inter aliaj aferoj. Fakto estas, ke turisto en Guizhou povas viziti vilaĝojn de etnaj minoritatoj, konatiĝi kun ilia kulturo kaj aĉeti iliajn manfaritajn artaĵojn.
Vinberoj kreskas en bieno
Alia interesa sperto estis la kampara turismado: en diversaj lokoj de la provinco eblas viziti fruktobienojn. Antaŭ veni al Ĉinio mi estis loĝanta en fruktobieno en Brazilo, kiu ofte ricevas turistojn, kaj por mi estis kvazaŭ reveni al mia rutino de antaŭ unu jaro. En la regiono de Brazilo kie mi loĝis, kampara turismo rezultis en aldona enspezofonto por lokaj kamparanoj, kiuj ne nur ricevas la turistojn en siaj bienoj, sed ankaŭ vendas specialajn varojn kaj servojn: turistoj povas matenmanĝi en la bieno, aĉeti frandaĵojn faritajn de fruktoj aŭ legomoj rikoltitaj tie, ktp. En Guizhou mi ne trovis kamparan turismon tiom disvolviĝintan, nur vojoj por ke turistoj promenu kaj fotiĝu antaŭ belaj pejzaĝoj. Kio okazos dum la sekvaj jaroj? Mi supozas ke kampara turismo plu disvolviĝos kaj sekvos produktado de artefarita vino kaj sekigitaj fruktoj, sed ĉio dependos de la aĉet-kutimoj de ĉinaj turistoj, malsamaj ol tiuj de brazilanoj.
Kafejo kun akvospegula tegmento: parto de artefarita turismejo
Alia konstato mia estis pri la fabrikado de turismejoj: turismo ne plu postulas la ekziston de bela pejzaĝo aŭ rara antikva arkitekturo spontanee kreita: nuntempe Disney konstruas teman parkon en iu loko kaj tio venigas homojn, Dubajo estas turismejo tute fabrikita: jen aro da aferoj kreitaj kun la celo venigi turistojn... kaj la turistoj venas. En Guizhou ne ekzistas projekto tiom ambicia, sed modestaj projektoj de artefarita turismejo abundas: florekspoziciejoj, konstruaĵoj, statuoj, parkoj kun novaj ĝardenoj kaj hotelo, restoracio, kafejo, ktp. Interesa afero: mi sonĝis, ke mi estis en kafejo, kaj super mi estis akvospegulo sur la tegmento de la konstruaĵo, kaj en la sama tago ni vizitis novan, ankoraŭ konstruatan, turismejon kie mi surprize trinkis kafon sub tegmento kun akvospegulo.
Liupanshui-a flughaveno: bela, malgranda kaj trankvila
Kaj alvenis la momento de nia reveno hejmen: al Pekino ni flugis el Liupanshui, la plej malgranda komerca flughaveno kiun mi jam vidis. Vere Guizhou estas alia Ĉinio, tre malsimila al tiu de mia ĉiutaga vivo: en Pekino estas amaso da homoj ĉie, eĉ por la lifto povas esti vico, la flughaveno estas giganta kaj kaosa, metroo plena de homoj, multego da aŭtoj surstrate... Kaj mi subite troviĝis en tiu modesta flughaveno kun silento kaj malmulte da pasaĝeroj. Ne ĉie en Ĉinio estas multego da homoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat