El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hodiaŭ en la historio: estis eltrovita la unua porhoma vakcino kontraŭ rabio

| 2016-07-06
Bookmark and Share

 

    La 6-a de julio 1885 estis memorinda tago. Tiutage la franca sciencisto Pasteŭro (1822-1895) eltrovis la unuan porhoman vakcinon kontraŭ rabio.

 

    Rabio estas mortiga infekta malsano. 99 procentoj da rabiuloj estis trafitaj per mordo kaj grato de infektitaj kortaj hundoj aŭ per ilia salivo.

 

    Rabio okazas en diversaj lokoj de la mondo ekster la Antarkta Kontinento. Pli ol 95 procentoj da mortintaj rabiuloj vivis en Azio kaj Afriko.

 

    Rabio ofte estis neglektita de malriĉaj kaj malfortaj homgrupoj, kiuj malfacile ricevis vakcinojn kaj imuno-globulinon. 5-14-jaruloj en izolitaj regionoj estis ĉefaj suferantoj de tiu malsano.

 

    La eltrovo de Pasteŭro savis sennombron da vivoj de rabiuloj kaj malfermis novan vojon por batali kontraŭ infektaj malsanoj per vakcinoj. Li inaŭguris la novan eraon en la civilizacia kaj sana historio de la homaro. Dum pli ol 100 jaroj post tiu eltrovo de Pasteŭro, kontraŭ-rabia vakcino estis senĉese plibonigita kaj perfektigita.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments