El Popola Ĉinio>头条新闻>

Studentoj el 10 landoj laŭ la Silka Vojo spertas ĉarmon de la ĉina kulturo en Xi'an, Ĉinio

| 2016-07-05
Bookmark and Share


Studentoj en kulto al Konfuceo en la antikva lernejo Guanzhong. (Foto de Du Xutao)
 

    La 3-an de julio en Xi'an, ĉefurbo de Shaanxi-provinco en okcidenta Ĉinio, inaŭguriĝis la Somera Tendumado por Kultura kaj Eduka Interŝanĝo inter Urboj laŭ La Zono kaj Vojo en 2016. Akompanataj de antikvaj muzikoj, pli ol 20 studentoj el Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Jemeno kaj aliaj landoj laŭ la "Silka Vojo" eniris en la antikvan lernejon Guanzhong, kun historio de 400 jaroj, kie ili promenis inter elegantaj konstruaĵoj kaj antikvaj arboj por sperti la etiket-kulturon de Ĉinio.

 

    Xi'an estas fame konata en la mondo pro sia longhistoria kaj brila kulturo. Antaŭ pli ol 2 100 jaroj, Zhang Qian ekveturis de tiu urbo al Centra Azio, malfermis la Silkan Vojon trairantan de oriento al okcidento kaj kunligantan Eŭropon kaj Azion, formis viglan pasejon por komerca vojaĝo kaj kreis civilizacian vojon por reciproka lernado.

 

    La ĉi-foja somera tendumado, kun "kultura sperto" kiel la ĉefa enhavo, konsistas el kvar partoj, nome historio, moderno, naturo kaj eduko. Dum la 15-taga tendumado tiuj studentoj vizitos Historian Muzeon de Shaanxi, muregojn de la urbo Xi'an, stelearon, Dayan-pagodon, Xiaoyan-pagodon, argilajn figurojn de militistoj kaj ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.k. -- 207 a.k.), Huaqing-termobanejon kaj aliajn famajn historiajn restaĵojn por sperti la ĉarmon de Xi'an en historio kaj kulturo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments