El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fremdlandaj politikistoj kaj fakuloj: oni devas respekti la starpunkton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-07-05
Bookmark and Share

 

    Lastatempe kelkaj fremdlandaj politikistoj, fakuloj kaj erudiciuloj ricevis intervjuon de raportisto de la ĉina ĵurnalo Renmin Ribao. Ili esprimis siajn subtenojn al la starpunkto de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro kaj opinias, ke la ŝlosilo por solvi la disputon pri la Suda Ĉina Maro estas dialogo kaj interkonsiliĝo inter rilataj landoj.

 

    Surakiart Sathirathai, eksa vicĉefministro de Tajlando kaj prezidanto de la Azia Konsilio por la Paco kaj Repaciĝo, diris, ke laŭ internacia juro, ĉiu lando havas rajton por akcepti aŭ ne akcepti arbitracion. Post filipina lanĉo de arbitracio, Ĉinio tuj deklaris, ke ĝi ne akceptos nek partoprenos la arbitracion. La internacia komunumo devas respekti la elekton de Ĉinio.

 

    Surakiart montris, ke rilataj landoj de la afero pri la Suda Ĉina Maro devas kune penadi kaj pace solvi la disputojn pri teritorio kaj maro per amikaj interkonsiliĝo kaj traktado. Praktiko pruvis, ke dialogo estas unu el la plej efikaj manieroj por solvi disputojn kaj utilas al mildigo de streĉita situacio de rilata regiono.

 

    Chheang Vannarith, prezidanto de la Kamboĝa Instituto por Strategiaj Studoj kaj unu el ĝiaj fondintoj, esprimis, ke la "pensfadeno pri du trakoj", lanĉita de la membroj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio sub la propono de Ĉinio, havas aktualan signifon kaj praktikeblon. La internacia arbitracio ne nur ne helpos al la solvo de la afero pri la Suda Ĉina Maro, sed ankaŭ pliigos la streĉitan situacion de tiu regiono kaj kaŭzos malbonan influon. Rilataj landoj devas solvi la demandon pri la Suda Ĉina Maro per paca traktado kaj kunlaboro.

 

    Riaz Khokhar, eksa ŝtata sekretario pri diplomatio de Pakistano, opinias, ke la maniero solvi disputojn per dialogo kaj interkonsiliĝo proponita de Ĉinio estas konstruiva kaj regionaj aferoj devas esti solvitaj de rilataj landoj mem per dialogo. Se ekster-regionaj landoj ĉiam intencus influi en regionaj aferoj, tio evidente kaŭzos konflikton.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments