El Popola Ĉinio>头条新闻>

Debutis emblemo kaj maskoto de la 13a Nacia Sportkonkurso

| 2016-07-04
Bookmark and Share


Emblemo (maldekstre) kaj maskoto Knabo Jin de la sportkonkurso
 

    La 3an de julio debutis emblemo kaj maskoto de la 13a Nacia Sportkonkurso de Ĉinio.

 

    La emblemo konsistas el la ĉina kaligrafiaĵo "Jin", la cifero 13, malfermitaj brakoj kaj la rivero Haihe en la formo de torĉo, kun la nomo "Al la estonteco". La blua koloro reflektas sportistan spiriton de nefleksebla luktado kaj kuraĝa grimpado al supro kaj samtempe implicas prosperon, malfermon kaj inkluzivon de la municipo Tianjin.

 

    La maskoto havas la nomon Knabo Jin. Ĝia desegno fontas el novjara bildo de Yangliuqing, kombinante figurojn el modernaj bildstrioj. Ĝi havas fortan nacian stilon kaj karakterizaĵojn de Tianjin. La maskoto surhavanta peonian veston kun tigro-kapaj ŝuoj kaj torĉo en la mano tenas la pozon de salto kaj komunikas la ideon de sporto. La figuro estas amuza, humura kaj viveca. Ĝi indikas, ke la municipo Tianjin kiel gastiganto bonvenigas gastojn kaj sportistojn el ĉiuj lokoj de la tuta lando, dezirante, ke sportistoj akiru bonajn rezultojn.

 

    La 13a Nacia Sportkonkurso okazos en Tianjin septembre de 2017 kaj daŭros 13 tagojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments