El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kompletigita ĉefparto de monde plej granda teleskopo

| 2016-07-04
Bookmark and Share


Panoramo de la ĉefparto de UAST (fotita de Liu Xu el la novaĵ-agentejo Xinhua en la 3a de julio)
 

    La 3an de julio en Pingtang-gubernio de Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio estis instalita la lasta reflekt-surfaca panelo de la 500-metra unu-apertura sfera teleskopo (UAST), la plej granda en la mondo. Tio markas, ke la ĉefparto de la teleskopo estis finkonstruita. Laŭ prognozo la "giganta okulo" por astronomia observado estos kompletigita en septembro. UAST, granda kiel 30 futbalaj ludkampoj, trarompas la limon de cent-metra radioteleskopo kaj estas dekoble pli sentiva ol tiu nomata la "plej granda maŝino sur la Tero" kun diametro de cent metroj en Bonno de Germanio. UAST restos la plej avangarda teleskopo en la venontaj 10-20 jaroj.

 


La lasta refelekt-surfaca panelo estis instalita. (fotita de Liu Xu el la novaĵ-agentejo Xinhua en la 3a de julio)
 

    Ĝis la 30a de junio esits instalitaj 4 443 reflekt-surfacaj paneloj, 99,8% de la totalo por UAST. La konstruado de UAST komenciĝis en marto 2011, kun partopreno de pli ol 3 000 konstruistoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments