El Popola Ĉinio>头条新闻>

KPĈ festas sian 95-jariĝon

| 2016-07-01
Bookmark and Share


La kunveno okazas en la Popola Halo de Pekino.
 

    La 1-an de julio, je la 10-a matene, en la Popola Halo de Pekino okazis solena kunveno celebranta la 95-an datrevenon de la fondo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping, ĉina prezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, ĉeestis al la kunveno kaj faris gravan parolon.

 


Starante, la kunvenantoj kantas la nacian himnon.
 


Kunvenantoj
 


Kunvenantoj
 

    Xi Jinping diris, ke la fondado de KPĈ estas granda historia ŝanĝo por Ĉinio kaj ĝi faris grandan kontribuon al la ĉina nacio. Sub la gvidado de KPĈ, la ĉina popolo akiris grandan venkon kaj la nova Ĉinio kun la historio de pli ol 60 jaroj gajnis mirindajn atingojn. En la parolo li rememoris revoluciajn martirojn kaj malnovajn revoluciistojn inkluzive de prezidanto Mao Zedong kaj ĉefministro Zhou Enlai. Xi diris, ke KPĈ devas ĉiam teni la spiriton de strebo, neniam forgesi la originalan celon kaj daŭre antaŭeniri.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments