El Popola Ĉinio>头条新闻>

Klaus Schwab: Ĉinio iras al la kvara industria revolucio

| 2016-06-28
Bookmark and Share


Klaus Schwab intervjuata de raportisto de Ekonomia Tagĵurnalo
 

    Dum la 10-a Somera Davos-Forumo en Tianjin, Klaus Schwab, fondinto de la Monda Forumo pri Ekonomio kaj ĝia plenuma prezidanto, estis intervjuita de raportisto de la ĉina Ekonomia Tagĵurnalo kaj respondis demandojn pri elekto de la temo de la ĉi-jara jarkunveno, la kvara industria revolucio, "Fabrikado en Ĉinio, 2025" kaj pri reformo de provizado-flanka strukturo. Li opinias, ke reformo de provizado-flanka strukturo akcelos transformon kaj promocion de la ĉina ekonomio.

 

    Raportisto: Kiujn influojn "Fabrikado en Ĉinio, 2025" donos al la ekonomia disvolvado kaj promocio de industrioj?

 

    Klaus Schwab: Mi opinias, ke "Fabrikado en Ĉinio, 2025" signifas, ke Ĉinio iras al la kvara industria revolucio. La ĉina fabrik-industrio devas transformi sin kaj realigi promocion de malalta tekniko al la alta kaj tiun de malalta aldon-valoro al la alta. Roboto, 3D-presado, artefarita intelekto, nanotekniko, materiala scienco kaj aliaj trarompaj teknikoj en la scienca kampo donos vastan kaj profundan influon al la ĉina fabrik-industrio. "Fabrikado en Ĉinio, 2015" kunfandos avangardajn teknikojn en la tradician fabrik-industrion. Tio utilos al transformo kaj promocio de la ekonomia strukturo de Ĉinio.

 

    Raportisto: Nun Ĉinio forte antaŭenigas reformon de provizado-flanka strukturo. Kiun influon tio donos al la ekonomia transformo?

 

    Klaus Schwab: Estas absolute ĝusta la antaŭenpuŝo de reformo de provizado-flanka strukturo fare de Ĉinio kun la celo liberigi produkto-forton, akceli disvolvadon de altscienc-teknikaj industrioj kaj ellasi viglecon de kreskado per stimulado de enlanda konsumado kaj ekonomia disvolvo de servo-industrio. Altaj kaj novaj teknikoj, ekz. tiu de la kvina-generacia movebla komunikado, liveros al la homoj en la mondo oportunon por akiri bezonatajn sciojn. La reformo de provizado-flanka strukturo ne nur remodelas ĉion, kion ni faris, sed ankaŭ ekspluatas novan ekonomian kampon kaj latentan kapablon de la homaro. Ĝi povas esti konsiderata kiel renovigo de la kvara industria revolucio.

 

    Raportisto: Ĉinio komencis gastigi la Someran Davos-Forumon antaŭ 10 jaroj. Kiel vi taksas la ŝanĝon de Ĉinio dum la pasintaj 10 jaroj?

 

    Klaus Schwab: Estas mirinda la ŝanĝo de Ĉinio dum la pasintaj 10 jaroj. La ekonomia skalo de Ĉinio antaŭ 10 jaroj estis malpli ol duono de la nuna. Mi vizitis multe da ĉemaraj urboj de Ĉinio, kiaj Tianjin, Shenzhen kaj Kantono. Nun la vivo de la popolanoj en tiuj urboj multe pliboniĝis. En 1979 mi unuafoje vizitis Ĉinion. Kompare kun tiu tempo la ŝanĝo de Ĉinio estas nekredebla.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments