El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Somera programo 2016 de Kulturdomo de Esperanto-Kastelo Greziljono, Francio

| 2016-06-28
Bookmark and Share

 

    Dektaga Esperanto-kurso okazos de lundo, la 4-a de julio, posttagmeze, ĝis vendredo, la 15-a de julio 2016, tagmeze, en la Kulturdomo de Esperanto-Kastelo Greziljono, Francio. Paralele: Interŝanĝoj de scioj kaj de scipovoj laŭ VIAJ diversaj proponoj de aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj de lundo, la 4-a de julio, posttagmeze, ĝis lundo, la 11-a de julio 2016, tagmeze, aŭ ĝis la 15-a de julio por viziti la Luar-kastelojn.

 

    Esperanto-Kurso

    Christian Rivière (Luarlandoj): La esprimo de la tempo en Esperanto.

 

    Libroservo surloke

    La retadreso: http://gresillon.org/libroservo.

 

    Distraĵoj vespere

    Ekzemploj: tabloludoj, malfermita scenejo, dancoj... laŭ viaj proponoj.

    Florence Rolland (Ĉarento): Gvidado de societaj ludoj -- kantigo de kanzonoj.

    Marie-Blanche Gréau (Pikardio): Unu horo da ridado.

    Georges Curinier (Aŭvernjo): Legado de noveloj de Maupassant kun muzikaj paŭzoj.

    Wangari Maathai (Kenjo): Projekcio de la filmo Enradikiĝi (Elisabeth).

    Alain Louis (Akvitanio): Legendoj el la steloj.

    Lorenzo Tomezzoli (Burgonjo): Mélanie Prin kantas Esperante, france kaj itale.

 

(el Esperanto-Kulturdomo Gresillon)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments