El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unuaj kvar projektoj de AIIB

| 2016-06-27
Bookmark and Share

 

    La 25an de junio en Pekino Jin Liqun, ĉefo de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB), anoncis, ke la direkcio de la banko aprobis la unuajn kvar pruntojn kun la sumo de 509 milionoj da usonaj dolaroj.

 

    Tiutage Jin publikigis la novaĵon en la malfermo de la unua jarkunveno de la banka direkcio.

 

    Inter ili la projekto de plibonigo de ŝoseo inter la ĉefurbo Duŝanbo de Taĝikio kaj la landlimo kun Uzbekio estas kunfinancota de AIIB kaj Eŭropa Banko por Rekonstruado kaj Disvolvado, kaj la aŭtovojo M4 de Pakistano estas kunfinancota de AIIB kaj Azia Disvolva Banko.

 

    Aliaj du estas altgradigo kaj pligrandigo de elektra transmisio en Bangladeŝo sendepende subtenata de AIIB per kredito kaj plibonigo de slumoj en Indonezio kunfinancata de AIIB kaj Monda Banko laŭ plano.

 

    La banka direkcio sankciis starigon de fonduso por glata irado de la projektoj. Shi Yaobin, ĉina vicministro pri financo, kaj Jin subskribis interkonsenton de 50 milionoj da usonaj dolaroj kiel mondonaco por la fondaĵo tiun posttagmezon en Pekino.

 

    La fonduso celas doni prepar-garantion al infrastrukturaj projektoj de subevoluintaj membro-landoj de AIIB, ekzemple pri medio, socio, leĝo kaj teknika analizo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments