El Popola Ĉinio>头条新闻>

Unua flugo de portoraketo Changzheng-7

| 2016-06-27
Bookmark and Share

 

    Je la 20a horo de la 25a de junio Ĉinio ĵetis sian novgeneracian portoraketon Changzheng-7 el la kosmodromo en Wenchang, Hainan-provinco, kaj la ŝarĝo estis sendita al destinita orbito. Tio estis la unua ĵeto per la raketo Changzheng-7 kaj el la kosmodromo de Wenchang. Je la 15a horo en la sekva tago la revena kajuto surteriĝis sur la dezerto Badain Jaran de landinterno.

 

    Changzheng-7 estas portoraketo kun la plej granda ŝarĝkapablo por perigea orbito kaj povas vertikale funkcii en la kondiĉo de ok-nivela vento kaj esti pafita en pluvo. Post provflugo Changzheng-7 sendos kunhoman kosmoŝipon. Laŭ prognozo en 2021, kiam ĉiuj teknikoj de Changzheng-7 estos stabilaj, ĝi kapablos plenumi 80% da spacialaj ĵetoj de Ĉinio.

 

    Tio estas la unua flugo de Changzheng-7 por konstruado de ĉina kosmostacio kaj ankaŭ la 230a flugo de la portoraketo de la raket-familio Changzheng. La sukcesa flugo de la mezgranda portoraketo Changzheng-7 signas la komenciĝon de konstruado de kosmolaboratorio de la kunhoma spaciala programo de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments