El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina sciencisto Zeng Qingcun akiris la plej altan premion pri meteologio

| 2016-06-24
Bookmark and Share


Ĉina sciencisto Zeng Qingcun
 

    Posttagmeze de la 22-a de junio laŭ la loka tempo en Ĝenevo la 68-a Sesio de la Plenuma Konsilio de la Monda Meteologia Organizo decidis doni la 61-an premion de la Internacia Meteologia Organizo al Zeng Qingcun, altnivela akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

 

    La premio je la nomo de la Internacia Meteologia Organizo estas la plej alta premio en la meteologia kampo en la tuta mondo, kun graveco egala al la Nobel-premio. Ĉiujare la Monda Meteologia Organizo ĝin donas al homoj, kiuj faris kontribuon en meteologio, hidrologio kaj geofizika scienco.

 

    Laŭ informo de la Ĉina Akademio de Sciencoj, Zeng Qingcun estas tre fama sciencisto en la mondo kaj jam faris rimarkindajn atingojn en atmosfera scienco. Li faris elstaran kontribuon ankaŭ en malproksima sensado de meteologia satelito, cifetera prognozo de vetero kaj klimato, antaŭzorgo de meteologiaj katastrofoj, kaj la modeligo de la ter-sistemo. Plie, Zeng Qingcun multe helpis la prosperon de la internacia akademia komunikado.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments