Kreskis kontenera transporto de la Ĉina Fervojo
En la unua jarduono de 2016, la Ĉina Fervojo rapide disvolvis sian konteneran transportadon, kies kvanto kreskis je 41% en la unuaj 5 monatoj surbaze de pliigo je 20% rilate al la sama periodo de la pasinta jaro. De januaro ĝis majo de la kuranta jaro, la Ĉina Fervojo dissendis 2.62 milionojn da normaj konteneroj. La daŭra kresko de kontenera transporto-kvanto utilas al pluapaŝa disvolvo de la integriĝa transporto-sistemo kaj ludas gravan rolon por redukti ĉioflankan loĝistiko-koston de la tuta socio, plibonigi kvaliton kaj efikecon de la fervojaj transportado kaj provizado.
(Raporto proponita de Xiao Ke)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat