Vilaĝanoj mistere vivas subtere de generacio al generacio jam de 4 mil jaroj

| 2016-06-20
Bookmark and Share

    En la gubernio Shaanxian de Henan-provinco troviĝas imponaj popolaj arkitekturaj mirakloj, kiuj surprizas la vizitantojn kaj ĉinajn kaj alilandajn. Tio estas loĝejoj kun kavo-kortoj subtere distingiĝintaj per "oni vidas nur arbojn, tamen ne vilaĝon, sed vilaĝon tamen ne loĝdomojn, kaj aŭdas bruojn tamen ne vidas homojn."

 

    Sur Shaanyuan-altebenaĵo sin kaŝas vilaĝoj el 10 miloj da strangaj loĝejoj. Neinformite, probable oni ne povas imagi ke tio fakte estas vilaĝo.

 

    Tiuj loĝejoj kun kavo-kortoj subtere havas historion de pli ol 4 mil jaroj. Nuntempe ekzistas ankoraŭ pli ol 100 subteraj vilaĝoj, kaj la plej malnovaj loĝejoj ankoraŭ loĝataj de pli ol 6 generacioj aĝas jam pli ol 200 jarojn. Tieaj vilaĝoj plej bone konservitaj estas vilaĝoj Renmazhai kaj Miaoshang k.a.

 

    Laŭdire, la tiea vetero estas varmega en somero kaj malvarmega en vintro. Kaj tiuj loĝejoj kun kavo-kortoj subtere tre komfortas pro varmo dum vintro kaj malvarmo dum somero.

 

    Unika estas tiu magia arkitektura arto de subtera konstruado! Tiuj loĝejoj kun kavo-kortoj propraj al Henan estis konstruitaj en ebena leŭsa tero, oni fosis kavojn en kvadrata aŭ rektangula formo kun lateroj longaj je 10-12 metroj kaj profundo de 6-7 metroj. Tio estis farita de malnova generacio dum 2-3 jaroj, kaj tie vivas ĝiaj posteuloj de generacio al generacio dum centoj da jaroj.

 

    En kavo-kortoj estas ĉefa kavernĉambro, kavernsalono, kavernkuirejo kaj aliaj. Ankaŭ ili, influitaj de tradicia kulturo, atentas pri la direkto kien rigardas la fenestroj.

 

    8-12 kavernoj estis fositaj ĉe 4 flankoj de la kavo-korto, kaj en kies angulo oni fosis deklivan pasejon de la kavo-korto al la tero-surfaco kiel enirejon.

 

    Tra tiu kavernenirejo 10 metroj longa oni povas eniri en la kavo-korton kvazaŭ ekspedicio al mistera tunelo. Tio estas vere eksterordinara sperto por tiuj, kiuj alkutimiĝis al la vivo surtere.

 

    Ĉe la randoj ĉirkaŭ la kavo-korto estas talusŝirmaĵo kiel tiu de tegmento por lasi forfluo de akvo kaj sube -- leŭsaj kavernoj kaj muroj. Por loĝejo en kavo akvo-drenado nature estas unue grava afero. Tial, la lokanoj fosis ĉi tie en la mezo de la kavo-korto trasorbigan fosaĵon profundan de 4-5 metroj speciale por kolekti akvon de pluvo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments