El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio forte kondamnis Indonezion pro ĝia uzo de forto sur la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-20
Bookmark and Share

 

    La 19-an de junio Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, respondis demandojn de raportistoj pri tio, ke indoneziaj militŝipoj ĝenis kaj atakis ĉinajn fiŝkaptistojn.

 

    Iu raportisto demandis: ĉu estas ĝusta la informo el proparolanto de Indonezia Mararmeo, ke la 18-an de junio indoneziaj mararmeanoj arestis ĉinajn fiŝkaptan ŝipon kaj 7 fiŝistojn, kiuj kontraŭleĝe faris fiŝkaptadon en mar-areo de la insularo Natuna. Intertempe indoneziaj marsoldatoj ilin avertis per pafado.

 

    Hua respondis: la 17-an de junio, kiam ĉinaj fiŝistoj faris normalan fiŝkaptadon en ĉina tradicia fiŝejo de la Suda Ĉina Maro, ili estis ĝenitaj kaj atakitaj de indoneziaj militŝipoj. Pro tio ĉina fiŝkapta ŝipo difektiĝis kaj unu fiŝisto vundiĝis. Alia fiŝkapta ŝipo kaj 7 fiŝistoj estis arestitaj.

 

    Informiĝinte pri tio, Ĉinio tuj sendis militŝipojn por protekti ĉinajn fiŝkaptajn ŝipojn kaj fiŝistojn, kaj savi vunditon. Ĉinio esprimis sian fortan proteston pri tio kaj faris seriozan traktadon kun rilata diplomatia departemento de Indonezio.

 

    La incidento okazis en ĉina tradicia fiŝejo kaj mar-areo, pri kiu Ĉinio kaj Indonezio pretendas siajn marajn rajtojn. La ago de Indonezio atencis sekurecon de la vivo kaj posedaĵoj de ĉinaj fiŝistoj, serioze malobservis internacian juron inkluzive de la Konvencio de UN pri Mara Juro kaj Deklaracion pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. Pri tio Ĉinio esprimis fortan proteston kaj kondamnon. Ĉinio urĝas Indonezion ne plu fari agojn, kiuj komplikigos kaj grandigos la disputon kaj minacos la pacon kaj stabilecon, kaj traktu aferojn pri surmara fiŝkaptado per konstruiva maniero.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments