El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis en akcidento Wu Jianmin, eksa ĉina ambasadoro en Francio

| 2016-06-20
Bookmark and Share

    Je la 4-a de la 18-a de majo en Wuhan okazis trafika akcidento, kiu kaŭzis morton al 2 homoj kaj vundis aliajn 3 personojn. Wu Jianmin, eksa ĉina ambasadoro en Francio, estis unu el la mortintoj.

 


La 24-an de oktobro 2015, Wu Jianmin en la 11-a Pekin-Tokia Forumo
 

    Wu Jianmin, naskiĝinta en la urbo Nankino de Jiangsu-provinco, forpasis en la aĝo de 77 jaroj. Li servis kiel membro de la Konsilanta Grupo de Eksterlanda Politiko de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, vicdirektoro de la Komitato de Eksterlandaj Aferoj de ĈPPIK, prezidanto de la Ĉina Universitato de Eksterlandaj Aferoj kaj prezidanto de la Internacia Buroo de Ekspozicioj.

 


Wu Jianmin en konferenco de UN en 1972
 

    Sinjoro Wu laboris kiel tradukisto de ĉinaj ŝtatestroj inkluzive de Mao Zedong, Zhou Enlai kaj Chen Yi. Post kiam Ĉinio reakiris sian laŭleĝan seĝon en UN, li estis unu el la unuaj ĉinaj oficistoj laborantaj tie. Poste li fariĝis proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio kaj ĉina ambasadoro alilande. Decembre de 2003, li elektiĝis kiel prezidanto de la Internacia Buroo de Ekspozicioj, estis la unua ĉino, la unua aziano kaj la unua persono el disvolviĝanta lando en tiu grava posteno.

 

    Junie de 2003, tiama franca prezidento Jacques Chirac donis al Wu Jianmin la titolon de Chevalier de la légion d'honneur (Kavaliro de la Legio de Honoro) pro lia kontribuo al la amikaj rilatoj inter Francio kaj Ĉinio kaj lia diskonigo pri Ĉinio en Francio.

 


Wu Jianmin dum prelego en la Forumo de Ĉin-Usona Universitato kaj Pensfabriko
 

    La 6-an de junio de la kuranta jaro, Wu lastfoje sin aperigis publike: li ĉeestis la Forumon de Ĉin-Usona Universitato kaj Pensfabriko kaj faris prelegon pri la temo "Ĉin-Usonaj Rilatoj kaj la Monda Ordo". Li diris, ke Ĉinio kaj Usono ambaŭ estas gravaj landoj por bonordo de la mondo. Estas diversaj diferencoj inter la du landoj, tamen oni devas fokusi pri kunlaborado, disputo-kontrolo kaj singarde atenti pri naciismo kaj popolismo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments