El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taiwan-aj junuloj entreprenantaj sur la ĉeftero de Ĉinio

| 2016-06-17
Bookmark and Share


Zeng Yizhan (maldekstre) el Taiwan helpas sian laboranton en lia entrepreno malfermota en Xia'men.
 

    Taiwan-aj "kreantoj" ricevas grandan atenton en la 8-a Forumo de Taiwan-a Markolo okazanta en Fujian-provinco. Prosperas al ili la plej bonaj ŝancoj dank' al la strategio "Entreprenado kaj novkreado de amasoj".

 

    En la komenco, Zeng Xinxuan venis al la ĉeftero de Ĉinio kiel administristo de la taiwan-a kompanio AUO, kiam lia filo estis nur 3 monatojn aĝa. De la urbo Jiayi de Taiwan, li atingis Xia'men de Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio kaj restis tie 3 jarojn por trejni laborantojn. Poste li sin turnis al aliaj urboj kiaj Kunshan, Hefei kaj Wuhan. Ĝis nun, li jam laboris sur la ĉeftero 10 jarojn.

 


En la 8-a Forumo de Taiwan-a Markolo, junuloj el la ĉeftero kaj Taiwan interŝanĝas spertojn pri novkreado kaj entreprenado.
 

    Zeng trovis, ke en la lastaj jaroj sur la ĉeftero rapide disvolviĝis la interreta industrio, multe superante tiun en Taiwan. Li pensis, ke venis la ŝanco por entreprenado. Li starigis kompanion kaj ĝin nomis "Interbordo", celante disvolvi surretan komercon inter la du bordoj.

 

    Zheng Boyu, respondeculo de la taiwan-a branĉo de la Pekina Entreprenada Komunumo, helpas taiwan-ajn junulojn starigi entreprenon en Pekino. Dum la forumo li strebas diskonigi la taiwan-an branĉon. Li diris, ke malfacilaĵoj en adaptiĝo al la nova medio estas la plej granda problemo por taiwan-aj junuloj, kiuj volas havi karieron en Pekino. "Mi volas helpi ilin pli bone integriĝi en la lokan komunumon," li diris.

 

    Ankaŭ Meng Xianting, naskiĝinta en 1989, strebas por ligi la gejunulojn el ambaŭ bordoj de la Taiwan-a Markolo en entreprenado. Kiel la dua-generacia komercisto el Taiwan, Meng de siaj gepatroj transprenis trejn-organizon pri entreprenado en Fuzhou. Krome, li havas aliajn branĉojn de la organizo en tiaj taiwan-aj urboj kiaj Taibei, Taoyuan, Taichung, Tainan kaj Hualien. Li planas en 3 jaroj venigi grandan nombron da taiwan-aj talentuloj al Fujian.

 

    Dum la forumo, oni aranĝos 3-tagan staĝon por 20 taiwan-aj junuloj en 9 entreprenoj en Xia'men, por ke ili spertu la diferencojn en entreprenado kaj novkreado inter la ĉeftero kaj Taiwan.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments