Dua vizito al la provinco Guangdong (II) - meditoj pri justeco kaj relativeco de disvolviĝo
de USUI Hiroyuki
Filozofia konversacio pri monbiletoj
Ĉar la ĉeftemo de nia vizito estis novkreado, ni vizitis ankaŭ aliajn kompaniojn pri (super) modernaj teknikoj. Ni ekzemple vizitis tiun pri bankaŭtomatoj kaj similaj maŝinoj, kiuj traktas monbiletojn. Mi devas konfesi, ke mi neniam pensis pri la demando, kiu produktas tiajn maŝinojn, kiuj tamen estas ne mankigeblaj en la nuna socio. En tiu kompanio amuzis min aŭdi iom filozofian konversacion inter membro de nia delegacio kaj ĉiĉeronino de la kompanio.
Tiu delegaciano, pri kiu nun mi parolas, estas eĉ esperantisto. Temas pri Ragnar Baldursson, ministro-konsilisto de Islando en Pekino. Li, parenteze, estas filo de unu el niaj plej gravaj bardoj: Baldur Ragnarsson. Mi konas Ragnar de preskaŭ 30 jaroj. Li estas kaj diplomato kaj scienculo, kaj rimarkinde, ke li studis filozofion en la dua duono de la 1970-aj jaroj en Pekino. Ĉinio tiam estis ĵus rekomencinta akcepti eksterlandajn studentojn tuj post la tumultaj jaroj de la Kultura Revolucio. Antaŭ ne longe aperis lia libro anglalingva, en kiu li priskribas siajn spertojn dum tiuj jaroj, kaj ne mankas mencioj pri Esperanto.
Jen sekreto de bankaŭtomato?
Foti fotanton kaj filmanton...
Ragnar Baldursson (maldekstre)
Dum la vizito raportistoj ĉiam ĉirkaŭis nin.
Dum la ĉi-foja vizito mi kelkfoje miris ĉu demandoj, kiujn Ragnar starigas, venas de Ragnar la diplomato aŭ Ragnar la filozofo. En tiu kompanio li starigis demandon pri la eventuala malapero de monbiletoj, kio cetere estus granda bato al la kompanio, kiu produktas bankaŭtomatojn. Mi fakte forgesis detalojn de lia demando, sed ĝi certe estis formulita iom filozofiece, ĉar venis respondo surprize filozofieca. La ĉiĉeronino respondis, ke la malapero de monbiletoj alportus grandan problemon de maljusteco, ĉar ne ĉiu povas disponi pri kreditkarto aŭ pagipova saĝtelefono. Mi miris pri la kapablo de Ragnar eltiri de iu, kiu laboras en kompanio pri bankaŭtomatoj, etikan kaj filozofian demandon pri justeco!
Estis surprizo, cetere, ekscii ke en gravaj ekonomioj de la mondo fakte la kvanto de cirkulantaj monbiletoj eĉ kreskas dum la lastaj jaroj, je 7 procentoj averaĝe. Do la bankaŭtomatoj ankoraŭ havos longan vivon, kaj samtempe ankaŭ la firmaoj kiel tiu kiun ni vizitis, kiuj produktas tiujn maŝinojn.
Ne elsendita vidpunkto pri la relativeco de disvolviĝo
La delegacion akompanis, dum ĝia preskaŭ tuta itineto, raportistoj de lokaj ĵurnaloj kaj eĉ teamoj de du lokaj televidoj. Ili ofte faris intervjuojn kun iuj membroj de la delegacio. Mi supozis, ke ili absolute ne interesiĝos pri mi ĉar mi konsideris min kvazaŭ aldonaĵo al la delegacio, kiu ĉefe konsistis el diplomatoj. Sed ho ve, kiam ni vizitis firmaon pri robotoj, hazarde venis en ilian kapon la ideo, ke Japanio estas supermoderna lando kun avangardaj teknikoj pri robotoj, kaj ili volis intervjui min.
Tiam mi estis tre embarasita ĉar mi ne sciis kion respondi: mi estas absoluta analfabeto pri robotiko kaj similaj aferoj. Mi pene elknedis komenton kaj diris, ke multaj japanoj kaj ankaŭ ĉinoj kredas, ke Japanio estas pli evoluinta ol Ĉinio, sed niaj perceptoj pri la realaĵoj kaj la realaĵoj mem ne ŝanĝiĝas kun la sama ritmo, tiel ke la realaĵoj foje eĉ antaŭeniras dum ni ne rimarkas tion - en tiu ĉi ekzemplo Ĉinio eble jam komencas devanci Japanion almenaŭ en iuj kampoj, dum ni, ĉu ĉinoj ĉu japanoj, ne konscias tion.
Tion mi diris, ne por flati la ĉinojn. Estas io kio fakte zorgigas min ĝuste pri la situacio en Japanio, kie miaj samlandanoj orgojle kredas pri la ekonomia supereco de sia lando fronte al Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Evidente mi loĝas en Ĉinio, vivas ĉiutage en alia realaĵo kaj formis al mi dum la jam pasintaj kvar jaroj alian opinion ol tiun de averaĝa japano loĝanta en Japanio mem. La intervjuo fakte ne estis elsendita. Nu, la ideoj kiujn mi esprimis eble estis tro ambiguaj kaj ŝajnis al la televida teamo ne tro atentokaptaj. Sed mi ĝojas, ke oni donis al mi ŝancon formuli miajn pensojn kaj eldiri ilin, tiel ke almenaŭ en mia kapo la aferoj ŝajnas esti pli klaraj nun ol antaŭe.
La vizito do estis valora, ne nur por pli konatiĝi kun la provinco, kun ĝiaj ekonomiaj novkreadoj, sed ankaŭ ... ekhavi novajn ideojn en la kapo! Igi nin pensi, ordigi pensojn malnovajn kaj ricevi novajn certe apartenas al unu el la utiloj, kiujn vojaĝo alportas al vojaĝanto.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat