El Popola Ĉinio>头条新闻>

Finkonstruita la Pekina Olimpika Turo

| 2016-06-13
Bookmark and Share


La 12an de junio al la ceremonio ĉeestis Guo Jinlong (maldekstre), sekretario de la Pekina Kompartia Komitato kaj prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, Thomas Bach (meze), prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kaj Liu Peng, ĉefo de la Ĝenerala Sporta Administracio de Ĉinio, prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato kaj plenuma prezidanto de la Organiza Komitato de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.
 

    Posttagmeze de la 12-a de junio okazis ceremonio por la oficiala finkonstruo de la Pekina Olimpika Turo en la Olimpika Parko. La turo kun la alteco de 246.8 metroj ricevis la nomon Pekina Olimpika Turo kaj havigis al si la markon de la kvin ringoj eterne starantan sur la pinto de la turo.

 


La 12an de junio Thomas Bach (la kvara de dekstre en la malantaŭa vico) kunfotiĝis kun olimpikaj volontuloj kaj reprezentantoj de la konstruintoj de la turo.
 

    En la ceremonio, Thomas Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la marko de la kvin olimpikaj ringoj reportos la olimpikan spiriton al la pekinanoj, kiam Ĉinio organizos elstarajn Vintrajn Olimpikojn en 2022. Kaj ankaŭ Pekino kreos novan rekordon pri tio, ke ĝi fariĝos la unua urbo por gastigi kaj somerajn kaj vintrajn olimpikajn ludojn.

 


La turo fotita posttagmeze de la 12-a de junio
 

    La Internacia Olimpika Komitato nun celas starigi eternan kvinringan markon en la urboj kie okazis la olimpikoj. En oktobro de la pasinta jaro, Thomas Bach unuafoje vizitis la turon kaj certigis, ke ĝi portu la olimpikan markon. En januaro de la kuranta jaro, la komitato aprobis la nomon de la pekina turo.

 


Sur la supro de la Pekina Olimpika Turo en la 12a de junio
 

    La turo malfermiĝos al la publiko, kaj ludos diversajn rolojn kiel tiujn de urba marko, turistejo, kultura prezentejo, mediprotekta kontrolilo, ekzamenilo de grandaj aranĝoj kaj aliaj. Dum la planado de la turo oni prenis la elementon de ronda formo preferata en la tradicia kulturo de Ĉinio kaj inspiron de la formoj de plantoj, prezentante la koncepton kulturan kaj ekologian kiu samtempe entenas ankaŭ la vivplenan spiriton de la Olimpikoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments