El Popola Ĉinio>头条新闻>

Opinioj de Ĉinio pri la "Programo de Libera Navigado" de Usono sur la Suda Ĉina Maro

| 2016-06-12
Bookmark and Share

 

    La 19-an de majo Liu Zhenmin, vicministro pri eksterlandaj aferoj, renkontiĝis kun usona amaskomunikila delegacio konsistanta el Jonathan Broder, veterana verkisto de Newsweek, Cristi Kempf, vicĉefredaktoro de Chicago Tribune, kaj Jon Healey, vicĉefredaktoro de ĉefartikola paĝo de Los Angeles Times. Li respondis demandojn pri la "Programo de Libera Navigado" de Usono, kiel Ĉinio respondos al la rezulto de la arbitracio kaj kian influon la problemo pri la Suda Ĉina Maro donos al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

 

    Newsweek: Ĉinio sendis militŝipojn kaj aerveturilojn responde al la "Programo de Libera Navigado" de Usono sur la Suda Ĉina Maro. Kiel Ĉinio rigardas la potencialan konflikton kaŭzotan de tio?

 

    Liu Zhenmin: Ni respektas liberecon de ĉiuj landoj, inkluzive de Usono, pri navigado kaj superflugado en la Suda Ĉina Maro. Tamen lastatempe la agoj de usonaj amikoj ŝajne superis la "liberecon de navigado kaj superflugado" difinitan de internacia juro.

 

    Laŭ internacia juro inkluzive de la Konvencio de UN pri Mara Juro, ĉiuj landoj ĝuas du specojn da libereco pri navigado kaj superflugado: la unua, en teritoriaj akvoj kaj aerspaco ĉiu lando devas observi la principon de sendanĝera trairo, akiri aprobon de la marbordaj landoj kaj zorgi pri iliaj teritorio, sekureco kaj digno; la dua, ekster teritoriaj akvoj, ĉiu lando ĝuas liberecon de navigado kaj superflugado, sed ĝi ankaŭ devas zorgi pri la teritorio, sekureco kaj digno de koncernaj landoj.

 

    La "Programo de Libera Navigado" de Usono estis lanĉita antaŭ 37 jaroj. Usono ĝuas liberecon de navigado kaj superflugado sur la Suda Ĉina Maro, sed ĝi ne povas invadi la teritoriajn akvojn kaj aerspacon de Ĉinio kaj tiujn de ĉirkaŭaj landoj.

 

    Kompreneble, Ĉinio ne atendas alian kolizion de aviadiloj kiel tiu en la 1-a de aprilo 2001. La mondo ŝanĝiĝas kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono profundiĝas tagon post tago, Usono devas pli amike trakti Ĉinion. Oni eble ankoraŭ memoras la renkontiĝon inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Obama en la bieno Annenberg en 2013. La ĉeftemo de tiu renkontiĝo estis konstrui la novajn grandlandajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Tiu koncepto estis proponita de Xi Jinping por eviti reaperon de "Tucidida kaptilo". Ĉinio ne fariĝos alia Sovetunio. Konstruado de la novaj grandlandaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havas tri elementojn: ne konflikti kaj ne kontraŭi, reciproka respekto, kungajna kunlaboro. La usonaj amikoj aprobis la unuan kaj la trian elementojn, tamen estas iom malvolontaj pri la dua. Ĉinio respektas Usonon kaj esperas, ke ankaŭ Usono Ĉinion respektos.

 

    Ĉinio kaj Usono havas kungajnajn kunlaborojn en solvado de tutglobaj problemoj, kiaj klimata ŝanĝo kaj nuklea problemo de Irano. La Azi-Pacifiko estas la sola areo, pri kiu la du landoj havas malsamajn opiniojn, sed la diferencoj ne estas grandaj. Ĉinio respektas la agadon de Usono en Azi-Pacifika Regiono kaj esperas, ke Usono respektos la kreskantan rolon de Ĉinio en tiu regiono. Ĉinio havas fidon pri disvolva perspektivo de la rilatoj inter la du landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments