El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lakta Vojo malfacile videbla pro lumpoluo

| 2016-06-12
Bookmark and Share

 

    La 10an de junio rezulto de internacia esploro montris, ke pro lumpoluo jam pli ol 30% da homoj en la mondo ne povas vidi la brilan "stelan vojon" en nokta ĉielo.

 

    "Lumpoluo ĉagrenas ne nur profesiajn astronaŭtojn, ĉar artefarita briligo de nokta ĉielo signifas, ke profunde ŝanĝiĝis la baza sperto de observado kaj pensado de la homaro sub la nokta ĉielo," asertis artikolo en la plej freŝa numero de la usona ĵurnalo Scienca Progreso.

 

    Laŭ donitaĵoj de altprecizaj bildoj el satelito kaj observado de pli ol 20 miloj da tutmondaj observatorioj, esploristoj el Italio, Germanio, Usono kaj Israelo faris mapon la plej precizan ĝis nun pri taksado de influo de la tutmonda lumpoluo. La rezulto montris, ke 80% da homoj vivas sub la ĉielo influata de artefarita lumpoluo, kaj 80% da homoj en Nord-Ameriko kaj 60% da homoj en Eŭropo ne povas vidi la Laktan Vojon.

 

    Urboj estas la plej severe lumpoluitaj. De Bostono ĝis Vaŝingtono en Usono, de Londono ĝis Liverpolo en Britio, en Pekino, Honkongo kaj Tajvano de Ĉinio, kaj en Kairo de Egiptio estas malfacile videbla la Lakta Vojo.

 

    La rezulto de la esploro atestas, ke la nokta lumpoluo ne nur faras la Laktan Vojon nevidebla, sed ankaŭ kaŭzas aliajn problemojn, inkluzive de malŝparado de energio kaj mono, kaj damaĝo al biodiverseco. La esploristoj proponis, ke oni laŭeble reduktu noktan lumigon, precipe la bluan lumon, kiu perturbas la noktan ritmon, kaj evitu lumigon super la horizonto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments