El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mallumĉielaj konservejoj en Tibeto

| 2016-06-08
Bookmark and Share

 

    Raportisto informiĝis el Ĉina Fondaĵo de Biodiverseca Protektado kaj Verda Disvolvado, ke la unuaj mallumĉielaj konservejoj prove funkcias en Tibeto, kaj sekve estos starigitaj Ngari-a Mallumĉiela Konservejo kaj Nagqu-a Mallumĉiela Parko por protekto de ĉielaj resursoj kaj astronomia observado kaj ankaŭ por disvolvado de ĉielokultura industrio kun la celo de scienca esploro, mediprotektado kaj edukado.

 

    Mallumĉielaj lokoj estas ejoj elektitaj tutmonde de la Internacia Mallumĉiela Asocio por alvoki regadon de lum-poluo. La asocio jam rekomendis kaj certigis pli ol 40 mallumĉielajn konservejojn en la tuta mondo. Tamen neniu el ili troviĝas en Ĉinio.

 

    Zhou Jinfeng, ĝenerala sekretario de la fondaĵo, diris en Lasao, ke malluma ĉielo estas grava parto de la ĉiela ekologio. Nun lum-poluo pli kaj pli severiĝas, sekve astronomia observado kaj vivmedio por iuj plantoj, bestoj kaj mikroorganismoj estas perturbitaj, tial malluma ĉielo fariĝas rara resurso.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments