400 000 eklernantoj de Esperanto ĉe Duolingo
La angla-lingva Esperanto-kurso ĉe Duolingo ĵus atingis la nombron de 400 000 registritaj lernantoj.
Vidu: https://www.duolingo.com/course/eo/en/Learn-Esperanto-Online
La hispanlingva kurso estas preskaŭ preta. Registriĝis por ĝi jam 10 563 interesitoj.
Vidu: https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online
La Facebook-grupo Duolingo Esperanto Learners havas 4 170 membrojn.
https://www.facebook.com/groups/duolingo.esperanto.learners
Belege vidi tiun grandan sukceson!
Grandan gratulon al la Duolingo-Esperanto-teamo kaj aliaj ĉiuj kontribuantoj por la bona sukceso - multegaj homoj kontribuas ekz. per respondado al demandoj de lernantoj.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat