El Popola Ĉinio>头条新闻>

La enirekzameno de ĉinaj superaj lernejoj allogis 9.4 milionojn da kandidatoj

| 2016-06-07
Bookmark and Share


Kandidatoj al ekzamenejo de la 7-a Mezlernejo de Xingtai, Hebei-provinco (Foto de Zhu Xudong, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Hodiaŭ komenciĝis la du-taga tutlanda ekzameno por eniri en superajn lernejojn de Ĉinio. Ĝi allogis ĉ. 9.4 milionojn da ekzamenatoj. Tiu nombro ne havas grandan diferencon kun 9.39 milionoj da ekzamenitoj en 2014 kaj 9.42 milionoj en 2015. Ĝi estas la unua enirekzameno de superaj lernejoj post efektivigo de la leĝo "friponado estas kondamnita", kaj laŭ amaskomunikiloj la disciplino en ekzamenejoj estas "plej severa en la historio".

 


Ĉe ekzamenejo de Jinhong-a Mezlernejo, Feidong-gubernio de Anhui-provinco. (Foto de Liu Junxi, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Ĉi-jare en 8 provincoj blinduloj ekzameniĝas. Pro tio la ministerio pri edukado postulas, ke rilataj institucioj liveru bonan servon al kriplaj ekzamenatoj.

 


Ĉe ekzamenejo de la Eksperimenta Mezlernejo de la Pekina Instruista Universitato. (Foto de Shen Bohan, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Dum la lastaj 10 jaroj la nombro de ĉiu-jaraj kandidatoj al enirekzameno de superaj lernejoj superis 9 milionojn kaj tiu en 2008 -- 10.5 milionojn, la plej granda en la historio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments