El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gorilo, kiu scipovas milojn da anglalingvaj vortoj

| 2016-06-07
Bookmark and Share


Koko sin kaŝas ĉe la dorso de Penny Paterson en la unua renkontiĝo de ili ambaŭ en la Zooĝardeno de San-Francisko. (Foto el retejo)
 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 2-a de junio, post renkontiĝo kun la nov-naskita gorilo Koko en Zooĝardeno de San-Francisko en 1971, Penny Paterson havas nedisigeblan ligon al ĝi. Dum la sekvaj pli ol 40 jaroj Koko preskaŭ ĉiam estis kune kun ŝi. Ĝi kapablas komuniki per pli ol mil gestoj kaj kompreni pli ol 2 mil parol-vortojn.

 


Post la interkonatiĝo en 1971 Penny Paterson komencis instrui al Koko interŝanĝon per gestoj. (Foto el retejo)
 

    La 44-jara parol-scipova gorilo estas pereonta besto. Kiam Koko estis en la aĝo de 7 jaroj, ĝia foto estis aperigita sur la kovrilo de la Nacia Geografia Magazino. Koko patrinece ŝatas pluŝajn pupojn kaj eĉ katojn. Penny Paterson diris: "Kvankam Koko estas gorilo, tamen ĝi ŝatas kontakton kun homoj. Ĝi ŝajne vivas en du mondoj malsamaj."

 


Koko kapablas interŝanĝi per mil gestoj kaj eĉ povas legi kaj foliumi bildlibrojn. (Foto el retejo)
 


Penny Paterson gvidas Kokon ŝofori aŭton. (Foto el retejo)
 

    La plej nova dokumenta filmo de la Brita Brodkasta Kompanio montras, ke la rilatoj inter Koko kaj Penny Paterson estas malfacile forlaseblaj. Penny Paterson iom bedaŭras pro tio, ke Koko ne havas sian idon. La kialo estas, ke ĝi estas izolita de aliaj goriloj pro sia intima kontakto kun homoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments