El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina vidpunkto estis laŭdita en Ŝangri-La Dialogo

| 2016-06-06
Bookmark and Share

 

    La 5an de junio en Singapuro finiĝis la 15a Ŝangri-La Dialogo. Kiel grandskala kaj altnivela neoficiala forumo pri sekureco en la kadro de la dialoga sistemo pri sekureco en Azi-Pacifiko, ĝi altiris pli ol 560 ĉeestantojn el Azi-Pacifiko, Nord-Ameriko, Eŭropo kaj aliaj regionoj de la mondo.

 

    Kvar-punkta propono

 

    Tiutage Sun Jianguo, vicstabestro de la kombinita ĉefstabo sub la Centra Milita Komisiono de Ĉinio, prezentis en la dialogo kvar-punktan proponon pri fortigo de sekureca regado en Azi-Pacifiko: kapti temon de la epoko pri paco kaj disvolvado, kaj persisti en ĝusta direkto de sekureca regado; antaŭenigi interŝanĝojn inter malsamaj civilizacioj kaj firmigi la bazon de sekureca regado; sekvi la ideojn pri reciproka kompreno en dialogo kaj konsiliĝo, kaj novigi la ideon pri sekureca regado; starigi sekurecan strukturon konforman al regiona karakterizaĵo, kaj fortigi la mekanismon de sekureca regado.

 

    Solvado de demando pri la Suda Ĉina Maro per konsiliĝo

 

    Pri la demando de la Suda Ĉina Maro, Sun emfazis, ke danke al la klopodoj de Ĉinio kaj aliaj landoj ĉe la bordo de la Suda Ĉina Maro, la situacio en la Suda Ĉina Maro ĝenerale stabilas, kaj libera navigado en la Suda Ĉina Maro ne estas influita de iuj disputoj. Ĉinio firme defendas la teritorian suverenecon, marajn rajtojn kaj interesojn, kaj samtempe restas fidela al la opinio, ke ĝi kaj koncernaj landoj pace solvu la disputojn per intertraktado kaj interkonsiliĝo, regu diverĝojn per reguloj kaj mekanismo, realigu reciprokan profiton kaj kungajnon per kunlaboro, konservu liberecon de navigado kaj traflugo en la Suda Ĉina Maro, kaj protektu pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro.

 

    Pozitiva taksado de ĉeestantoj

 

    Li Mingjiang, vicprofesoro de la Lernejo de Internaciaj Studoj S. Rajaratnam en Singapuro, diris al raportisto, ke la prelego de Sun komplete eksplicis la ĉinan politikon pri sekureco, precipe tiun por Azi-Pacifiko, ĉar tio havas pozitivan signifon por forigi dubon kaj maltrankvilon de aliaj landoj pri Ĉinio, kaj helpas aliajn landojn pli bone kompreni la ideojn de Ĉinio.

 

    La oficiala nomo de Ŝangri-La Dialogo estas Pintkunveno de Azia Sekureco, kies stabejo estas en la Internacia Instituto por Strategiaj Studoj -- pensbanko en Londono. Dum la lastaj jaroj la dialogo jam fariĝis grava platformo de diskutoj pri regiona sekureco inter defend-ministroj kaj fakuloj el azi-pacifikaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments