El Popola Ĉinio>头条新闻>

Venos al ni la epoko de 5G-sistemo!

| 2016-06-03
Bookmark and Share

    La 31-an de majo en Pekino komenciĝis la 1-a Tutmonda Konferenco de 5G organizita de la ĉina IMT-2020 (5G), speciala teamo por disvastigi 5G-sistemon, kaj koncernaj grupoj de Eŭropo, la Korea Respubliko, Japanio kaj Usono. La dutaga konferenco sendis al ni klaran signon: alvenas la epoko de 5G-sistemo.

 

    Kio estas 5G?

 


Elmontrado de "interreto de objektoj" en la 1-a Tutmonda Konferenco de 5G
 

    5G signifas la kvinan generacion de la teknikoj de poŝtelefona telekomunikado. Ĝi povos centoble pligrandigi la nombron de retumeblaj objektoj. La nuna 4G-sistemo nur povas kunligi poŝtelefonojn kaj nur malmultajn specojn de aliaj aparatoj, sed 5G-sistemo kapablos interrilatigi centojn da aparatoj. Tio estos vera "interreto de objektoj". Estontece, la funkcioj de poŝtelefonoj kaj aliaj inteligentaj terminaloj kunfandiĝos kun tiuj de inteligentaj okulvitroj, brakhorloĝoj kaj aliaj surmeteblaj aparatoj.

 

    Eĉ aŭtoj fariĝos kvazaŭ "grandaj poŝtelefonoj" kaj rekte ligiĝos al la interreto, tiel ke realiĝos senĝena aŭtomata stirado, optimumigita trafiko, videa kunveno aŭ ludado de elektronikaj ludoj en aŭtoj kaj tiel plu.

 

    Kiu ludos ĉefan rolon en 5G-epoko?

 


En la 1-a Tutmonda Konferenco de 5G laborantoj klarigas pri 5G-tekniko.
 

    En la industrio de 5G-sistemo estas gravege difini teknikajn normojn. Sed, se iu ne havas sian propran kernan teknikon en la normoj tiu perdos internacian parolrajton kaj ne povos fortigi sin.

 

    Jen ekscitaj ciferoj: la retuma rapideco de la eksperimentita 5G-sistemo en Ĉinio 12-oble superis tiun de 4G-sistemo; la ĉina 5G-tekniko povos kunligi pli ol milionon da objektoj en ĉiu kvadrata kilometro, kiu egalas al kelkdekoblo de la povo de 4G-tekniko, komunika lerteco de la ĉina 5G-sistemo estos dekoble pli bona ol tiu de la 4G-a...

 

    Kiam venos 5G-epoko?

 

    La unua 5G-a konferenco estis organizita de ĉinoj kaj okazis en Pekino. Ŝajne tio montras, ke Ĉinio estas tiel elstara kiel unu el la ĉi-kampe elstaraj disvolviĝintaj landoj.

 

    Tia frukto venis helpe de ŝtatnivela antaŭenpuŝado. En 2013 jam fondiĝis speciala teamo kunorganizita de la ĉinaj Ministerio de Industrio kaj Informadika Teknologio, Nacia Komisiono pri Disvolviĝo kaj Reformo kaj Ministerio pri Scienco kaj Teknologio, celante antaŭenpuŝi koncernajn teknikojn. Estas antaŭvidate, ke en 2018 naskiĝos la unuaj normoj de 5G-tekniko. Kaj en la ĉi-foja konferenco, Miao Wei, ministro pri industrio kaj informadika teknologio de Ĉinio, diris, ke en 2020 Ĉinio efektivigos la komercan utiligon de 5G-sistemo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments