El Popola Ĉinio>头条新闻>

Feliĉa vivo de familio el dek homoj kvin-naciaj

| 2016-05-31
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de LIU JIAOQING

 

 

    En la vilaĝo Sishui de Longsheng-a Diversnacia Aŭtonoma Gubernio de la urbo Guilin, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, loĝas speciala kvar-generacia familio el dek membroj kvin-naciaj -- mjaŭa, jaŭa, donga, ĝŭanga kaj hana. Ili vivas ĝoje malgraŭ ke ili havas malsamajn vivkutimojn pro diverseco de nacioj.

 

 

    Mi konatiĝis kun tiu familio en la 31-a de januaro 2010. Tiu-tage okazis nupto de la geedzoj Hou Guangyuan kaj han-nacia Huang Shihong. Do, ekde tiu tago la familio fariĝis kvin-nacia.

 

    30-jara Hou Guangyuan informis, ke antaŭ pli ol 50 jaroj ĝŭang-nacia avo Hou Zhengrong, eks-soldato, edziĝis kun mjaŭ-nacia avino kaj poste ili havis la filinon Hou Rimeng, patrino de Hou Guangyuan. "Post edziniĝo al dong-nacia patro, Wang Chengjian, mia patrino naskis mian pli aĝan fraton Hou Guangzu kaj poste min."

 

    En gejunula renkontiĝo por serĉi al si estontan edz(in)on, Hou Guangzu konatiĝis kun jaŭ-nacia junulino Pan Yanmei kaj poste fariĝis ŝia edzo. Hou Guangyuan, kiu laboras en Guangdong-provinco jam de multaj jaroj, edziĝis al sia kolegino, han-nacia Huang Shihong el la urbo Shaoyang de Hunan-provinco. De tiam tiu familio havas membrojn el kvin nacioj.

 

    Ĉiu nacio havas siajn proprajn moron kaj kutimon. Ĉu en tiu speciala familio okazis konfliktoj? Pri tiu demando hou-familianoj fiere respondis: "Ni ĉiuj kunvivas tre solidare kaj harmonie."

 

    Huang Shihong el Hunan ŝatas manĝaĵojn en acida kaj akra gusto. Tamen aliaj familianoj preskaŭ ne manĝis akraĵojn. Post eniro de Huang en tiun familion, la aliaj membroj komencis prove preni akraĵojn. "Nun ni jam ne alkutimiĝas al manĝaĵoj neakraj". Granda parto de longsheng-anoj ŝatas Youcha-on (kaĉo el dolĉigita fritita faruno), kiun ne taksis bongusta han-nacia Huang Shihong komence de ŝia membriĝo en la familio. Tamen, nun "por ŝi ĝi estas nemankigebla ĉiutage."

 

 

    La geedzoj Wang Chengjian sin okupas pri terkulturado. Ili plantis ankaŭ frukt-arbojn kaj bredas pli ol 300 kokojn. Kiam la geedzoj Hou Guangyuan revenas al la hejmloko, ili helpas siajn gepatrojn en fosado de grundo kaj vendado de kokoj... La familianoj kune manĝas kaj loĝas, kaj vivas feliĉe.

 

    Ĉiu-tage, post ellitiĝo han-nacia Huang Shihong kaj jaŭ-nacia Pan Yanmei konkure purigas ĉambrojn kaj korton, preparas manĝojn, kaj la fratoj Hou Guangyuan ordigas objektojn kaj iras en fruktejon por labori. 83-jara Hou Zhengrong kantas popolkantojn kaj amuziĝas kun genepoj. Hou Guangzu diris, ke dum la pasintaj multaj jaroj la familianoj neniam koleriĝis unu kontraŭ alia.

 

    En majo 2014 tiu familio estis juĝita de la Tutlanda Virina Federacio de Ĉinio kiel "Civilizacia Familio de Ĉinio".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments