El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina elektra buso mirigas la tutan mondon

| 2016-05-31
Bookmark and Share

 

    En la 19-a Altteknologia Ekspozicio en Pekino prezentiĝis modelo de la elektra buso "Bus-Metroo", originale kreita de ĉinaj sciencistoj. Depende de la elektra potenco, la larĝa elektra buso estas komparata al "buso kuranta en la ĉielo" kaj "aviadilo sur la tero", pro tio, ke ĝi povas transporti tiom da pasaĝeroj kiel metroo, sed samtempe veturas surtere same kiel ordinara buso.

 

 

    Tiu buso kun du etaĝoj povas funkcii sur ĉefaj stratoj en urboj. La supra etaĝo estas destinita al pasaĝeroj kaj la suba estas malplena spaco kun la alteco de ĉirkaŭ 2.1-2.2 metroj. La buso okupas du vojojn, sur kiuj malgrandaj aŭtoj povas normale veturi. Ĝi kapablas transporti 1 200-1 400 pasaĝerojn, kelkdek-oble pli multe ol la transportokapablo de ordinaraj busoj. La maksimuma rapideco de tiu buso estas 60 kilometroj po hore, kaj ĝia prezo estas nur 20% de tiu de metroo. 

 

 

 

    Internacie, tiu buso sin prezentis en aliaj ekspozicioj, kiaj Internacia Trak-transporta Ekspozicio en Mezoriento, Londona Ekspozicio de Fervojaj Ekipaĵoj kaj Transporta Ekspozicio en Ontario de Kanado. Tie oni diskutis pri kunlaboro kun la monda plej supera fabrikanto de trakoj. Nun la unua prototipo de tiu buso estas produkata kaj prove funkcios aŭguste en la urbo Qinhuangdao.

 


Modelo de la elektra buso "Bus-Metroo" en la 19-a Altteknologia Ekspozicio en Pekino
 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments