Poemo de Wang Wei: La Vilao Ĉe Zhongnan-monto
Wang Wei (700—761)
Traduko1
La Vilao Ĉe Zhongnan-monto
Mezaĝe ŝatas Vojon mi adore,
Kaj loĝas olda ĉe la Suda Monto.
Ofte ekskursis sola bonhumore,
Pejzaĝon ĝuis kun zenisma sponto.
Mi iris ĝis la font'de la rivero,
Side aprecis pri nuba profilo.
Renkonte arbhakiston en vespero,
Forgesis revenon pro ĝojbabilo.
0=0/ =0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
=0/ 0=0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/
0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ 0=0/ 0-0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Guozhu)
Traduko-02
Sudmontazilo
Mezaĝan min la Voj'altiris.
Sudmonto—jen vespera hejm'.
Humoro spronas min esplori,
Sen cel'malplenon sondi mem.
Alvagi fonton de l'rivero,
Gvatsidi ĝis nubforma temp'
Aŭ—kun hakisto tra l'arbaro
Babili sen hejmenirem'.
(Trad. Kris Long)
0=0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =
0=0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ =0/ =0/ =
0=0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =
0-0/ =0/ -0/ =0/
0=0/ -0/ -0/ =
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
Inter miloj da poetoj de Tang-dinastio, Wang Wei (701—761) ĝuis la renomon de la Budho de Poezio pro siaj poemoj kun abunda odoro de zenismo. Wang Wei havis multflankajn kapablojn je poezio, kaligrafio kaj pentroarto, li estis ankaŭ eksperta en muziko. Su Shi (1037—1101), la granda poeto en Song-dinastio, iam tiel komentis pri la versaĵoj de Wang Wei: "Estas bildoj en liaj poemoj, kaj poezieco en liaj pentraĵoj." Restis ĝis nun pli ol 400 poemoj de Wang Wei, el kiuj nur malpli ol 40 estis esp-igitaj.
Tiu ĉi poemo versis sufiĉe profunde pri la senĝena ĝojo de ermito en Zhongnan-monto.
La poemo komenciĝis per la versduo:"Mezaĝe ŝatas Vojon mi adore,/ kaj loĝas olda ĉe la Suda Monto." Ĉar la aŭtoro depost sia mezaĝo jam sentis enuon pri la vulgara vivo en la homa socio kaj ekhavis kredon pri budaismo. "Mezaĝe" montris la tempon;kaj "la Suda Monto"aludis pri la loko de Wangchuan-vilao, kies mastro antaŭe estis poeto Song Ziwen. Akirinte la vilaon, Wang Wei sentis raviĝon pro tieaj pejzaĝoj pitoreskaj en kvieto.
La dua versduo versis pri la bonhumoro kaj ĝojo de la poeto dum aprezo de la belaj pejzaĝoj. La supra verso"Ofte ekskursis sola " skribis pri la bonhumoro de nia poeto,kaj la sekva"kun zenisma sponto"skribis pri la ĝojo, kiam nia poeto sentis dum aprezo de la pejzaĝoj. Estis malmultaj homoj, kiuj havas la saman interesiĝon kiel la aŭtoro. Tial, pelate de la emocio, li nur povis ekskursi sola kaj mem ĝui la ĝojon. Li ne pretendis, ke aliaj homoj komprenu tion. Li sentis kontenton, nur se li mem tiel ĝuis.
La tria versduo skribis pri siaj agoj kun senĝena animstato. Li povis libere iri sen ia antaŭfiksita celloko. Li povis ankaŭ ripozi kie ajn. Tamen, tute ekster lia atendo, li venis al la fonto de rivero. Verŝajne jam ne plu videblis vojo, do prefere sidiĝu ripoze. Tra la skriboj pri la iro, alveno, sidiĝo kaj aprezo, ni jam klare komprenis la senĝenan animstaton de la aŭtoro. Tiu ĉi versduo akiris grandan laŭdon de poetoj en sekvaj generacioj, ĉar ili vere estis versaĵoj enhavantaj bildon de natura pejzaĝo de montoj kaj riveroj.
La lasta versduo:"Renkonte arbhakiston en vespero,/ forgesis revenon pro ĝojbabilo" emfazis, ke tiu renkonto okazis nur dank'al "hazardeco". Ne nur la renkonto kun arbhakisto estis hazarda, ankaŭ la ekskurso okazis dank'al hazardeco. Kaj lia "iro ĝis la font' de la rivero" okazis ankaŭ hazarde. "Hazardeco" fariĝis specifa trajto de ĉi-foja ekskurso. La ĉie renkontita "senintenca hazardo"pliemfazis la senĝenan animstaton de nia poeto, tiel libera kiel fluganta nubo,tiel senbrida kiel fluo de rivero. Agoj de la figuro estis plenaj de viva odoro, kaj la figuro de la poeto vidiĝis pli intima.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat