El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekzistas nur unu vero

| 2016-05-26
Bookmark and Share

 

    En januaro 2013 Filipinoj unuflanke lanĉis la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro kaj unu el ĝiaj ĉefaj petoj estas nei la historian rajton de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro.

 

    Tiu historia rajto rilatas al navigado, fiŝkaptado, administrado kaj aliaj rajtoj kreitaj de Ĉinio dum la longtempa historia agado sur la insuloj de la Suda Ĉina Maro kaj rilataj maroj. Pri tio Ĉinio havas nekontesteblajn historiajn pruvojn.

 

    Tamen, por sia celo Filipinoj fabrikis senhontajn mensogojn kaj tiel nomitajn senprudentajn historiajn pruvojn.

 

    La unua estas memkontraŭdiro: spite la pruvojn, ke Ĉinio la unua trovis, nomis, ekspluatis kaj administris la insulojn en la Suda Ĉina Maro, Filipinoj de tempo al tempo emfazas, ke "la suda landlimo de Ĉinio estas ĉe Hainan-insulo", "Ĉinio petis la suverenecon de la insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro en 1933", "Ĉinio ne efektivigis jurisdikcion super la insuloj en la Suda Ĉina Maro" ktp.

 

    La dua estas citi el kunteksto sencon torditan: uzante skribaĵo-pruvojn Filipinoj multfoje kaŝis la kuntekston kaj elektis nur kelkajn vortojn por subteni sian vidpunkton, ekz. "la dokumento de la ĉina registaro en 1937 konfirmis, ke la suda fino de la ĉina teritorio troviĝas en Xisha-insularo". Fakte, laŭ la historiaj dokumentoj, en lokaj kronikoj de Song-dinastio (960-1279) kaj sur la mapoj de Ming-dinastio (1368-1644) la insuloj Shitang kaj Changsha vidiĝis en la ĉina teritorio. Dum la periodo la Respubliko de Ĉinio, en 1934-1935-aj jaroj la ĉina registaro nomis la insulojn en la Suda Ĉina Maro kaj eldonis la "Mapon pri la Insuloj de la Suda Ĉina Maro".

 

    La tria estas intenca kaŝado: ignorante amason da historiaj pruvoj, Filipinoj pretendis, ke antaŭ 1947 Ĉinio neniam nomis la insulojn en la Suda Ĉina Maro, kaj ke navigante sur la Suda Ĉina Maro, Ĉinio intence evitis danĝerajn marojn proksimajn al Nansha-insularo. Per tio Filipinoj intencas kaŝi la historian fakton, ke ekde Ming-dinastio ĉinaj fiŝkaptistoj fiŝkaptas en la maroj de Nansha-insularo kaj fariĝis ĝiaj mastroj.

 

    La kvara estas preni la parton kiel la tuton. Filipinoj diris, ke neniu mapo eldonita de aliaj landoj ekster Ĉinio konfesas la suverenecon de Ĉinio pri la insuloj de la Suda Ĉina Maro. Fakte, post la Dua Mondmilito multe da mapoj, enciklopedioj, ĵurnaloj kaj gazetoj eldonitaj de aliaj landoj, inkluzive de Francio kaj Japanio, kiuj iam invadis kaj okupis ĉinajn insulojn kaj rifojn, atestas ke Ĉinio havas suverenecon de la insuloj sur la Suda Ĉina Maro.

 

    La suvereneco kaj rilataj rajtoj de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro ne estos neita pro filipina kovro de la profundaj spuroj de la ĉinaj registaro kaj popolo en la Suda Ĉina Maro nek pro ĝia trompado al la homoj en la mondo, ĉar ekzistas nur unu vero kaj ne mankas justeco.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments