El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina artistino de Pekina Opero akiris honoran doktorecon de usona universitato

| 2016-05-25
Bookmark and Share


Sun Ping ricevas honoran doktorecon de la Universitato Chapman.
 

    En la lasta semajnfino Sun Ping, ĉina artistino de Pekina Opero kaj direktoro de la Esplora Instituto pri Arto de la Pekina Universitato de Fremdaj Studoj, ricevis honoran doktorecon de la usona Universitato Chapman, en la ĉeesto de miloj da studentoj kaj iliaj gepatroj. Ĝis nun ŝi estas la tria persono, kiu estante profesia artisto de Pekina Opero ricevis honoran doktorecon de usona universitato.

 


Sun Ping en Los-Anĝeleso prezentas ekstrakton de la a verko La Ebria Belulino.
 

    En la 1980-aj jaroj Sun Ping kun sia edzo, kiu estas ankaŭ artisto pri la Pekina Opero, veturis al Hungario por diskonigi la operon. Ekde tiam ili komencis sian karieron de disvastigo de la Pekina Opero eksterlande. En la komencaj jaroj de la nuna jarcento, Sun Ping venis al Usono kaj kombinis la Pekinan Operon kun simfonio, kaj tio tre plaĉas al usonanoj. Ŝi trovis la kunfandan punkton de la du artotipoj kaj kreis unikan arton: "simfonia opero".

 


Sun Ping pretas por sia prezentiĝo.
 

    Alia de Sun Ping alte atentita projekto, kiu ankaŭ diskonigas la Pekinan Operon eksterlande, estis redaktado de serio da libroj, kiuj plenamplekse konigas tiun arton kaj ĝian repertuaron en la angla lingvo. En la serio estas cent klasikaĵoj, kiuj estas detale klarigataj per bildoj kaj per artikoloj. Ne mankas ankaŭ prezento de la kostumoj kaj scenaro en la ĉina kaj angla lingvoj. Jam estas eldonitaj 40 volumoj, kiuj estas kolektataj de dekoj da altlernejoj en Eŭropo kaj Usono.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments