La poemoj de Lu Lun: Sub Landlimio (II)
Sub Landlimo (II)
Ventblove herboj en arbar' oscilis,
Pafarkon generalo nokte tiris.
Aŭrore serĉis li sagvostan plumon,
Jen, sago jam en rokon trafe iris.
0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/
0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
(Trad. Sceto)
Jen estis la dua peco el la poemserio Sub Landlimo verkita de Lu Lun. Tiu ĉi poemo skribis pri la nokta ĉasado de generalo.
Nia poeto pruntis legendan rakonton de Li Guang (?—119 a.K.) por laŭdi bravecon de iu generalo, kiu gardis landlimon.
Laŭ noto en la libro , foje Li Guang, la fama generalo en Han-dinastio, iris ĉasi. Inter herboj kuŝis granda ŝtono, Li Guang misprenis ĝin por tigro. Li ekpafis sagon. Pro tro granda forto, la pafita sago eniris profunde en la fendon de la ŝtono ĝisvoste. Nia poeto transmetis la legendon de Li Guang al la protagonisto de tiu ĉi poemo, tiel donante al ĝi novan signifon.
La unua verso skribis pri la sceno de okazaĵo. La tempo estis en vespero, loko en malhela arbaro. Vento ekblovis, kaj la herboj disfalis. Pro tio la generalo misvidis la grandan ŝtonon feroca tigro, kiu surprizas. Sekve estiĝis la dua verso: "Pafarkon generalo nokte tiris." La lastaj du versoj rakontis al ni la rezulton de la pafo:
"Aŭrore serĉis li sagvostan plumon,
Jen, sago jam en rokon trafe iris. "
Estis neimageble, ke sago povas eniri rokon. Tio estis skribo kun mitoeska troigo, donante al la poemo romantikan koloron. Tamen kiam ni legas tion, ni sentas nur plezuron sed nenian absurdecon.
Tiel la versoj elmodlis bravan figuron de generalo, kiu impresis same heroa, kuraĝa kaj fortika kiel generalo Li Guang.
Redaktoro: Hu Guozhu
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat