El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Jeju-insulo foto-ekspozicio pri Ĉinio kaj la Korea Respubliko

| 2016-05-23
Bookmark and Share


Vizitanto rigardas eksponatajn fotojn.
 

    La 20-an de majo en Jeju-insulo de la Korea Respubliko okazis inaŭgura ceremonio de foto-ekspozicio pri Ĉinio kaj la Korea Respubliko. La ekspozicio kun la temo "Bela Ĉinio, Bela Sud-Koreio", estas aŭspiciata de la Informa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj la Korea Ministerio de Kulturo, Sporto kaj Turismo, kaj kun-organizata de la ĉina eldonejo Ĉinio en Bildoj kaj la korea Novĵagentejo Yonhap.

 

    Por akceli la aktivadojn de la turisma jaro inter la du landoj, la foto-ekspozicio enhavas jenajn kvin "ĉapitrojn": naturaj pejzaĝoj, tradicia kulturo, modernaj aspektoj, multjaraj heredaĵoj kaj profunda amikeco. Pli ol cent bildoj en la ekspozicio prezentas belajn pejzaĝojn, reciproke similajn kulturojn de la du landoj kaj amikecon, kiu kunligas ilin.

 

    Guo Weimin, vicdirektoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, faris parolon en la inaŭguro. Li diris, ke la foto-ekspozicio estas unu el la aktivadoj okazigataj de ĉinaj kaj koreaj amaskomunikiloj pri la kulutraj interŝanĝoj inter la du landoj, kaj ke la aktivadoj celas plimultigi kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokajn vizitojn inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko. Li esprimis esperon, ke per tiuj aktivadoj la du popoloj povos pli profundigi reciprokan interkomprenon.

 

    Jung Chang-soo, ĝenerala direktoro de la Korea Turisma Organizo, diris en la inaŭguro, ke nun la dulandaj rilatoj estas en la plej bona periodo de la historio. Aktivas la kulturaj interŝanĝoj kaj intimas la diplomatiaj rilatoj la du landoj, kiuj reciproke fariĝis la ĉefa turisma celloko unu la alia en la lastaj jaroj. Li diris: "La nombro de vizitantoj inter ambaŭ flankoj superis dek milionojn da personoj en 2014 kaj 2015. Mi esperas, ke la nombro ĉi-jare atingos novan rekordon."

 

    Ĉeestis la inaŭguron ankaŭ Qiu Guohong, ĉina ambasadoro en la Korea Respubliko, kaj Won Hee-ryong, provincestro de Jeju-insulo. La ekspozicio daŭros ĝis la 25-a de la kuranta monato en la Internacia Centro por Paco kaj Ĝardeno de Meditado.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments