El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la unua Monda Konferenco pri Turismo por Disvolviĝo

| 2016-05-20
Bookmark and Share

 

    La 19-an de majo en la Popola Halo en Pekino, inaŭguriĝis la unua Monda Konferenco pri Turismo por Disvolviĝo, aŭspiciata de la ĉina registaro kaj la Monda Organizo pri Turismo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj organizata de la Turisma Administracio de Ĉinio kaj la pekina registaro. Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron, kaj faris paroladon. Totale delegitoj el 107 landoj kaj 14 internaciaj organizoj partoprenis en la konferenco, kaj oni adoptis kaj publikigis la Pekinan Deklaracion.

 

    Kun la ĉeftemo "Turismo Antaŭenpuŝas Disvolviĝon kaj Pacon", la konferenco inkluzivas aktivadojn de diskoniga vespero, inaŭgura ceremonio, laŭtemaj prelegoj, pint-forumoj kaj la kunsido de turismaj ministroj de G20. Samtempe okazis en Pekino la Internacia Ekspozicio de Turismo. Krome, en la inaŭguro oni oficiale lanĉis la jaron 2017 kiel la internacian jaron de daŭrigebla turisma disvolviĝo, adoptita de UN kiel rezolucio en septembro 2015.

 

    Kiel grava frukto de la konferenco, estis adoptita kaj publikigita la Pekina Deklaracio, kiu konsistas el kvar partoj: unue, ĝi retrorigardas la konsentojn kaj atingojn faritajn de la internacia komunumo pri turisma disvolviĝo en la pasintaj jardekoj; due, ĝi resumas la gravan rolon de la turisma industrio por antaŭenpuŝi la ekonomian kaj socian progresojn kaj mondpacon; trie, ĝi proponas iniciaton por antaŭenpuŝi disvolviĝon de la monda turisma industrio; kvare, ĝi substrekas la respondecon de la turisma industrio en efektivigado de la Agendo de UN por Daŭrigebla Disvolviĝo ĝis 2030 kaj tion por antaŭenpuŝi daŭrigeblan kaj inkluzivan disvolviĝojn.

 

    Li Jinzao, prezidanto de la Turisma Administracio de Ĉinio, diris, ke la turisma industrio de Ĉinio integriĝos kun la tutmonda turisma industrio por komuna prospero. Se preni la turisman kunlaboron laŭ "La Zono kaj Vojo" kiel ekzemplon, Ĉinio planas en la venontaj kvin jaroj sendi 150 milionojn da ĉinaj turistoj al la landoj de la koncernaj regionoj, kaj estas atendate, ke la totala konsumo de tiuj ĉinaj turistoj atingos 200 miliardojn da usonaj dolaroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments