El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la monde unua Muzeo de Rozoj en Pekino

| 2016-05-20
Bookmark and Share


La nokta efekto-desegnaĵo de la Muzeo de Rozoj
 

    La 19-an de majo malfermiĝis la Muzeo de Rozoj en la distrikto Daxing de Pekino, Ĉinio. Kiel la unua kaj nura muzeo pri rozoj en la mondo, la muzeo mem estas ornamita per rozforma aĵuraĵo, kaj en ĝi la vizitantoj povas unufoje vidi ĉiujn specojn de rozo en la mondo.

 


En la Muzeo de Rozoj
 


En la Muzeo de Rozoj
 

    Unu el la trajtoj de la muzeo estas la utiligo de pintaj teknikoj, kiuj inkluzivas movo-kaptadon (motion capture), holografian animacion, virtualan interagon kaj tiel plu. Per tiuj teknikoj oni altiras la vidon, aŭdon, tuŝsenton kaj flaron de vizitantoj, por ke ili povu ĉiuflanke koni la rozon. En la muzeo la plej atentata tekniko estas la holografia animacio. Dank' al tio vizitanto povas vidi la mondon kiel ĝin vidas papilio, kaj kvazaŭ ŝajnas, ke li aŭ ŝi flugas super la maro de rozfloroj, kaj observas polenadon de abeloj aŭ "babilas" kun tervermo en la tero. Kiam guto da roso falas sur la papilion, la apogilo de la vizitanto elŝprucas aromajn akverojn.

 


Roztemaj eksponaĵoj en la muzeo
 


Ekster la muzeo
 

    Ankaŭ en la konstruaĵo de la muzeo oni uzis diversajn novajn teknikojn, inkluzive de fotovoltaa centralo, tervarma pumpilo (geothermal heat pump), cirlukada sistemo por reutiligi akvon kaj aliajn. Ili ĉiuj prezentas la novecon de la nuna epoko. La tervarma hejtilo kaj fotovoltaa generatoraro helpas al la muzeo ŝpari karbon je pli ol 600 tunoj reduktante la ellason de karbondioksido je pli ol 1200 tunoj jare.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments