El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lampo lumigis la halojn de la Imperiestra Palaco de Pekino

| 2016-05-19
Bookmark and Share

    La 18-an de majo oni lumigis la lampojn ekipitajn en la haloj de la Imperiestra Palaco de Pekino kiel celebro al la 40-a Internacia Tago de Muzeoj. La haloj laŭ la akso de la palaco (inkluzive de la haloj Taihe kaj Kunning) estas brilaj interne, tiel ke la vizitantoj nun ne bezonas fari penojn enrigardi en la ĉambrojn tra la fenestro por klare vidi la internon.

 


La halo Taihe (post lumigo)
 

    Wang Yamin, vicestro de la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino, diris, ke por la sekureco kaj bona konservado de la antikvaĵoj, antaŭe en la haloj ne estis lumigiloj. La malvasteco kaj malheleco malfaciligis al la vizitantojn vidi la originan staton de la haloj.

 


La halo Kunning (post lumigo)
 


Lumigita interno de la nupta ĉambro en la halo Kunning
 

    Wang Yamin diris: "Lumigo estas komuna problemo frontata de la ĉinaj antikvaj konstruaĵoj, kiam ili estas malfermitaj al la publiko. Ĉi-foje oni ne rekonstruis la kablojn kaj nek truigis murojn en la Imperiestra Palaco. Oni laŭeble evitis la detruadon kaŭzatan de la tuŝado inter lampoj kaj muroj. Tia solvo de la problemo servos kiel modelo por la lumigo de aliaj antikvaj konstruaĵoj kaj ruinoj.""La nove ekipitaj lumigiloj ne nur helpos la vizitantojn klare vidi la halojn, sed ankaŭ igos la internajn strukturojn, ornamaĵojn, meblojn kaj aliajn antikvaĵojn prezentiĝi kun iliaj veraj koloroj antaŭ la publiko."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments