El Popola Ĉinio>头条新闻>

Eksa justica ministro de Filipinoj apelaciis ĉesigi la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro

| 2016-05-18
Bookmark and Share


Eksa justica ministro de Filipinoj, Estelito P. Mendoza
 

    Estelito P. Mendoza, sperta fakulo pri internacia mara juro kaj eksa justica ministro de Filipinoj, apelaciis, ke la nuna filipina registaro ĉesigu la proceduron pri la arbitracio rilata al la Suda Ĉina Maro, donante marĝenon al la sekva registaro.

 

    En siaj fruaj jaroj, sinjoro Mendoza funkciis kiel ĉefprokuroro kaj justica ministro de Filipinoj, kaj en 1982 li kiel filipina delegito partoprenis en la intertraktado de la Konvencio de UN pri mara juro. Li estas fama advokato kaj sperta fakulo pri mara juro. Multajn fojojn li jam faris publikajn prelegojn kaj verkis artikolojn por amaskomunikiloj por esprimi sian konteston pri tio, ke Filipinoj unuflanke lanĉis kaj persiste antaŭenpuŝas la arbitracion pri la Suda Ĉina Maro.

 

    La filipina registaro publikigis diversajn "ekskuzojn kaj apologiojn" pri la arbitracio. Sed tio ne konvinkis sinjoron Mendoza. Kiam li faris prelegon en la Universitato de Filipinoj, li dubis, ĉu valoras elspezi miliardojn da pesoj por pagi advokatojn de la arbitracio. Laŭ lia opinio, la plej bona maniero por solvi marajn disputojn estas "amika intertraktado".

 

    Mendoza diris, ke la mara jurisdikcio estas alkroĉita al la teritoria suvereneco kaj laŭ Ĉinio arbitracio kaj aliaj devigaj proceduroj ne inkluzivas solvadon de disputoj pri mara demarkacio kaj similaj. Mendoza emfazis, ke li entute ne scias, kiel la arbitracia tribunalo povos fari decidon, kiam ĝi ne havas jurisdikcion pri la suvereneco.

 

    Laŭ Mendoza, Filipinoj ne komprenas, ke aliaj landoj nur agadas laŭ siaj propraj interesoj. Eĉ se la filipina registaro deklarus ricevadon de subteno el Usono, Japanio kaj Vjetnamio, la "subteno" estus nura iluzio, ĉar tiuj landoj havas interesojn malsamajn ol tiuj de Filipinoj. Li opinias, ke Ĉinio volas intertraki pri la Suda Ĉina Maro kun la landoj koncernataj , kaj ne lasi aliajn flankojn enmiksiĝi. "Filipinoj ne devas entiri la trian flankon, Usono speciale."

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments