El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis intertraktado de UN pri klimata ŝanĝo

| 2016-05-18
Bookmark and Share


Intertraktado pri klimata ŝanĝo en Bonno en marto 2014
 

    La 16an de majo en Bonno de Germanio komenciĝis la unua intertraktado de UN pri klimata ŝanĝo post la pariza konferenco. Delegitoj el preskaŭ 200 landoj kaj regionoj diskutas pri detaloj por efektivigo de la Pariza Interkonsento kaj aktivecoj por agadoj kontraŭ klimata ŝanĝo en la venontaj du semajnoj.

 

    Tiutage en la malferma ceremonio, Christina Figueres, plenuma sekretario de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo, diris, ke diversaj landoj jam prezentis decidon de komuna pritrakto de la defioj per la adopto de celoj kaj agada mekanismo, difinitaj en la Pariza Interkonsento, kaj nun ili devas montri plu spiriton de kunlaboro kaj ellabori detalojn de vojmapo por atingi la celojn.

 

    Ŝi kredis, ke la procezo de la sekva intertraktado progresos pli rapide ol antaŭe, ĉar diversaj landoj jam konscias pri la minacoj alportitaj de la klimata ŝanĝo kaj oportunoj kreitaj de verda transformiĝo.

 

    Kvankam unueco kaj kunlaboro estas la ĉefa tono de ĉiuj partioj por pritraktado de la klimata ŝanĝo, restas tradiciaj malakordoj inter evoluintaj kaj evoluantaj landoj pri agad-forto kaj financa subteno antaŭ 2020.

 

    Tiu ĉi estas la ununura oficiala intertraktado antaŭ la konferenco pri klimata ŝanĝo en Marrakech de Maroko fine de la kuranta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments