El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prospero de la ĉina kvartalo en Ĉikago

| 2016-05-17
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la usona tagĵurnalo Los Angeles Times en la 15-a de majo, ekde la 1990-aj jaroj en la urbo Ĉikago jam disvolviĝis la ĉina kvartalo. La ĉefe uzata lingvo estis la angla, sed nun oni povas tute bone komunikiĝi per la ĉina. Laŭ specialistoj, ĉi tie multaj kompanioj kaj restoracioj uzas tiujn du lingvojn, ĉar la granda parto de la loĝantoj parolas unu el la dialektoj de la ĉina kaj samtempe 65 procentoj de ili naskiĝis ekster Ĉinio. La 81-jara ĉinino Lin Fengxiu povas vivi komforte en Ĉikago kvankam ŝi ne parolas la anglan. Ŝi manĝas en kantona restoracio, aĉetas bongustan karotokukon en hongkonga superbazaro kaj kun sia fratino partoprenas en ĉina koruso ĉiun merkredon. Lin diris: "Mi neniam imagis, ke malaperus ĉi tie la ĉina kvartalo. Se tio vere okazus, mia vivo fariĝus tre malfacila."

 

    Tradiciaj ĉinaj kvartaloj en tiaj usonaj urboj kiaj Novjorko, San-Francisko, Bostono kaj Filadelfio laŭpaŝe malgrandiĝas pro ĝenerala pliriĉiĝo de la loĝantaro kaj rapida ŝanĝiĝo de la kultura pejzaĝo. Kompare kun ili, pli kaj pli grandiĝas kaj prosperas la ĉina kvartalo en Ĉikago. Laŭ specialistoj, ĝi povus fariĝi bona ekzemplo de aliaj ĉinaj kvartaloj en Usono.

 

    En 2013, la Metropola Agentejo pri Planado de Ĉikago anoncis planon por protekti la kulturon de la ĉina kvartalo per plibonigo de publika edukado, prizorgo al maljunuloj kaj konstruado de transportaj infrastrukturoj kaj parkoj. En aŭgusto de la lasta jaro, en la kvartalo malfermiĝis branĉo de la Publika Biblioteko de Ĉikago. La branĉo, en kiu oni investis 19.1 milionojn da usonaj dolaroj, havas 2 etaĝojn kaj altiras pli ol 1 500 vizitantojn ĉiutage. Multaj iras al la branĉo por ĉeesti kurson de la angla lingvo, tiel ke ĝi ĉefe servas homojn, kiuj parolas la ĉinan.

 

    La 62-jara Nancy Weng enmigris de Hongkongo al Ĉikago en 1988. Ŝi malfermis florbutikon apud la ĉina kvartalo, kaj ŝi tre ofte vizitas la kvartalon por servi al klientoj en la kvartalo. Ŝi opinias, ke la ĉina kvartalo estas alloga ĉar la lokaj registaro kaj organizoj liveras servon al ĉinaj enmigrintoj kaj homoj parolantaj la ĉinan. Ĝi taŭgas por loĝado de maljunuloj kaj donas trejnadon pri dungiĝo kaj kursojn de la angla lingvo. La loĝantoj laboras kaj vivas parolante la ĉinan lingvon en la ĉina kvartalo, tiel ke ĝi ankoraŭ restas vera komunumo anstataŭ fariĝi nura turisma allogaĵo. Weng diris: "Iuj junuloj eĉ transloĝiĝas ĉi tien por lerni la ĉinan lingvon."  

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments