El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: Fakuloj proponas heredon kaj disvolvadon de nacimalplimultaj lingvoj

| 2016-05-16
Bookmark and Share


La kazaĥa skribo
 

    La 15an de majo Maerjian, verkisto el la jugur-nacio, unu el la ĉinaj nacimalplimultoj kaj prezidanto de Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj en Sunan-gubernio de Gansu-provinco, diris al raportisto: "Ĉirkaŭ la 17a jarcento la jugura skriblingvo estis perdita, tamen nia lingvo daŭre estas uzata danke al parola transdonado. Nun ni provas revigligi la skribon per la lingvoj araba kaj latina."

 

    Tiutage en Lanzhou, ĉefurbo de la provinco Gansu, okazis la Forumo de Literatura Verkado de Gepatraj Lingvoj de Nacimalplimultoj en Gansu. Tio estis la unua forumo pri literaturo de nacimalplimultaj lingvoj en Ĉinio.

 

    En Gansu-provinco estas 54 nacimalplimultoj kun 2 199 miloj da membroj, okupante 8,7% de la provinca loĝantaro. Inter ili la dongŝjang-oj, jugur-oj kaj bonan-oj loĝas nur en Gansu, kaj ili havas siajn lingvojn sen propraj skribsistemoj.

 

    Ankaŭ dongŝjang-oj provas krei skribsistemon. Ma Zixiang, profesoro el Nordokcidenta Universitato por Naciecoj, diris en la resuma kunveno posttagmeze en tiu tago, ke la dongŝjang-oj uzas skribon laŭ la fonetika alfabeto de la araba lingvo, kaj ĝi espereble fariĝos la dongŝjanga lingvo post kolektiĝo de la alfabetoj.

 

    Juguraj, kazaĥaj kaj alinaciaj verkistoj proponis enkondukon de siaj lingvoj kiel devigaj lernobjektoj de elementaj lernejoj. Krome, ili sugestis investon por starigo de konkurso pri literatura verkado en la gepatraj lingvoj por stimuli heredon kaj disvolvadon de la nacimalplimultaj lingvoj kaj skribsistemoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments