Ĉinio kaj Brazilo: la homoj(I)
Sérgio Buarque de Holanda en sia unua libro, Radikoj de Brazilo, difinis brazilanon kiel "elkora homo", vorto ofte miskomprenata pro la ĉiutaga senso en kiu oni uzas ĝin: la aŭtoro uzis ĝin en etimologia senso: el-kora, t.e., homo kiu agas laŭ siaj pasioj. En la publika vivo, tio kreas moralan konflikton, ĉar elkora homo rezistas al moralo kaj normoj fremdaj al la familia tradicio, malgraŭ ilia absoluta neceso por la socia vivo, ĉefe en urboj.
Radikoj de Brazilo estis publikigita en 1936, kiam la brazila popolo komencis migri de bienoj, kie la interhomaj rilatoj havas familiecan karakteron kaj akomodiĝas al "elkoreco", al la urboj, kie la interhomaj rilatoj nepre devas sekvi pli raciajn kaj abstraktajn principojn. Ankaŭ en tiu epoko estis prospero de industrio kaj komerco, urbaj aktivaĵoj, kaj krizo en eksportado de agrikulturaj produktoj, kio rezultis en migrado de eksaj bienistoj kaj siaj gefiloj al urboj, kie ili fariĝis politikistoj, altaj funkciuloj de la registaro aŭ eĉ entreprenistoj, transprenante la "elkorecan" sistemon al ĉiuj sektoroj de publika vivo. De Holanda mem estas ido de tiu fenomeno: lia avo estis bienisto, kiu, atentanta pri la krizo de sia negoco, vendis du bienojn por pagi la studojn de sia filo, kiu fariĝis altranga funkciulo de la registaro.
Elmontro de "elkoreco" en la brazila parlamento: cirko kaj karnavalo estis kromnomoj donitaj al tiu sceno, neimagebla en parlamentoj de landoj kun longa demokratia tradicio
La elkora homo malfacile distingas inter la publika kaj la privata sferoj de la vivo, kaj bona ekzemplo de tio estis la sesio de la brazila parlamento en la 17-a de aprilo por voĉdoni la akcepton de proceso por senpostenigo de la prezidanto de la respubliko: deputitoj, anstataŭ trakti la meriton de la proceso, profitis la televidkameraojn por omaĝi edzinon, gefilojn, genepojn, kaj ankaŭ kverelis, mokis, aplaŭdis, ofendis unu la aliajn kaj malkaŝe defendis personajn interesojn. Alia interesa ekzemplo estas la konstato, ke hejme brazilanoj estas tre ĝentilaj kaj afablaj, sed surstrate ili ofte kverelas pro bagatelaj aferoj: hejme oni imponas sian propran familian moralon, sed en publikaj lokoj estiĝas konfliktoj.
De Holanda ekpensis sian teorion pri la Elkora Homo en Berlino, kie li loĝis dum du jaroj. Verŝajne impresis lin la moralo de germanoj (kurioze, Germanio en la ĉina lingvo signifas "morala lando"), kiuj bone distingas inter la publika kaj la privata sferoj de la vivo kaj abomenas la uzon de la publika sfero por personaj celoj. Poste li ankaŭ vizitis aliajn landojn, loĝis dum kelkaj jaroj en Italio kaj Usono, kaj konkludis ke "elkoreco" ne estas ekskluzive brazila: "en Usono oni diras 'ne, tion vi absolute ne rajtas fari', kaj se vi insistas oni diras 'nu, eble se vi faru tiel...'". Mi ĉiam min demandas: kia estas la ĉina "elkoreco"?
Strato antaŭ mia laborejo: homoj parkas veturilojn sur trotuaro, fenomeno ankaŭ rimarkebla en Brazilo: ĉu tio indikas kulturan proksimecon inter ambaŭ popoloj?
Brazila elkoreco, tamen, estas malsama ol tiu de aliaj landoj, kaj tion mi konkludas pro la konstato ke iri surstrate en Brazilo estas tre streĉiga afero: publikaj lokoj estas rigardataj kiel nenies teritorio, kie ĉiu devas batali por sia spaco. Sekve rapida iro al banko aŭ superbazaro povas skui mian energion pro la neceso analizi la movojn de ĉiuj homoj ĉirkaŭ mi, esti ĉiam preta por reagi al alies miskonduto kontraŭ mi, ktp.
En Ĉinio mi povas malstreĉiĝi dum irado surstrate, atentanta pri birdoj kaj floroj anstataŭ transformi la mondon ĉirkaŭ mi en ŝakotabulo kaj atenti pri ĉiu movo de ĉiu peono, kaj la "elkoreco" sinmanifestas alimaniere: ekzemple, la uzo de la stratoj kiel parkejo, go-ludejo, laborejo. Privata uzo de publikaj spacoj ekzistas en Ĉinio kaj ankaŭ en multaj aliaj landoj (inkluzive Brazilo, kompreneble), sed tio malofte kaŭzas problemojn al preterpasantoj, eĉ ĉar la trotuaroj estas larĝaj kaj se oni uzas parton de ĝi, lasas la alian parton libera por faciligi la iradon de piedirantoj.
Kelkaj uzoj de lokoj destinitaj al publika uzo, tamen, estas nekutimaj kaj iugrade ĝenas aŭ blokas la vojon al piediranto: ekzemple, ekspedistoj kaj poŝtistoj foje ĵetas paperaĵojn kaj pakaĵojn sur la planko por ilin reordigi, aŭ kiam oni stucas arbojn kaj lasas la branĉojn sur la trotuaro. En konstruaĵoj oni eventuale uzas koridorojn kaj ŝtuparojn kiel deponejoj, kaj tie oni trovas neuzatajn meblojn, restaĵojn de dekoracio en apartamento, eĉ biciklojn kaj motorciklojn. En Brazilo tion oni tute ne akceptas: personajn posedaĵojn oni gardas hejme, ne en la koridoro, kaj kutime estas monpuno por tiuj, kiuj blokas koridorojn aŭ ŝtuparojn. Aliflanke mi miras pro tio, ke en Ĉinio homoj lasas siajn posedaĵojn en la koridoro kaj neniu ilin ŝtelas!
Koridoro uzata kiel deponejo dum dekoracio en apartamento: ĉu ĉina elkoreco?
Irante surstrate en Ĉinio mi sentas min same respektata kiel en mia hejmo. Cetere mi loĝas kun ĉinoj, kaj tio permesas al mi iom koni la privatan vivon de ĉinoj. Dum serĉado de loĝejo mi vizitis kelkajn apartamentojn kies loĝantoj havas vivkutimojn kiuj ne plaĉas al mi, sed mi tute ne povas plendi pri miaj kunloĝantoj, mi tre ŝatas ilin, ĉar ili konservas la apartamenton pura kaj estas afablaj kaj simpatiaj.
Ĝuste pro la "elkoreco", brazilanoj facile nervoziĝas aŭ ofendiĝas pro kritiko de aliulo, kutime taksata kiel persona atako. Ĉinoj, tamen, reagas racie al kritikoj, kaj ne timas fari memkritikon. Mi ne vidas kritikojn de ĉinoj kiel atakoj, sed kiel atentigoj, sugestoj, por ke mi plibonigu mian konduton kaj evitu fari erarojn. Cetere ĉinoj ŝatas babili kaj estas ĉiam malfermaj al alies opinioj, babilado estas momento por interŝanĝo de ideoj kaj spertoj, kaj mi povas agrable babili kun homo kies opinio estas tute malsama ol la mia: ĉiuj estas respektataj, en egaleco, kiel homoj egale pensokapablaj kaj kiuj dum sia vivo akiris spertojn kaj sciojn egale valorajn.
En Brazilo, tamen, tio malofte okazas. Brazilanoj kutime nervoziĝas en debato kun homoj kiuj defendas malsaman ideon, kaj la kialo estas simpla: ili agas kiel predikistoj, ĉiu provanta trudi sian "veron" al la aliaj, neniu estas vere malferma al la honesta interŝanĝo de ideoj, kaj tio ne kongruas kun demokratia socio, kiu postulas agnoskon de egaleco inter ĉiuj homoj, kiuj siavice devas respekti diferencojn kaj diversecon. Antaŭ du semajnoj mi konatiĝis kun samideano kiu vizitis Pekinon, kaj li komentis pri komuna amiko kiun ni havas: ili ambaŭ estas britoj loĝantaj en Ĉinio, ofte debatas en interreto kaj defendas malsamajn vidpunktojn pri pluraj temoj, kaj tio alproksimigas ilin. Mi min demandas: kial inter brazilanoj tio ne okazas? La respondon al mi donis Sérgio Buarque de Holanda: apartenas al la brazila "elkora" retoriko la kutimoj direkti la debaton al bagatelaĵoj kaj uzi personajn atakojn por malpravigi la kontraŭulon. Tion ne faras ĉinoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat