El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial Ĉinio ne akceptas nek partoprenas arbitracion pri Suda Ĉina Maro?

| 2016-05-13
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Ouyang Yujing, departement-direktoro de landlimaj kaj oceanaj aferoj en la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, klarigis en gazetara konferenco al ĉinaj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj, ke Ĉinio ne akceptas nek partoprenas arbitracion de la Suda Ĉina Maro, iniciatitan de Filipinoj.

 

    Ouyang diris, ke la demando pri la Suda Ĉina Maro temas pri du enhavoj: kontraŭleĝa okupado de Filipinoj kaj aliaj landoj sur kelkaj insuloj kaj rifoj de la ĉina Nansha-insularo, kaj rilata mara demarkacio kaŭzita pro starigo kaj disvolviĝo de nova sistemo de mara leĝo.

 

    En januaro 2013 Filipinoj unuflanke lanĉis kaj persiste antaŭenpuŝis la arbitracion de la Suda Ĉina Maro. Ĉinio ne akceptas nek partoprenas la arbitracion. Ouyang klarigis, ke tio estas bazita sur tri kaŭzoj.

 

    Ambaŭ flankoj, Ĉinio kaj Filipinoj, subskribis komunan komunikaĵon, en kiu ili atingis la interkonsenton pri solvado de disputoj inter ambaŭ landoj per intertraktado.

 

    La kvara artikolo el la Deklaracio pri la Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro, subskribita de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, inkluzive de Filipinoj, en 2002, difinis, ke rilataj disputoj devas esti solvitaj de rekte koncernataj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo.

 

    En 2006, Ĉinio faris deklaracion laŭ la 298-a artikolo de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro pri ekskluzivado en mara demarkacio, operacoj, ekzekutivo k.s. Surbaze de tio Ĉinio ne akceptas devigan solvan proceduron pri malkonkordoj menciitan en la konvencio.

 

    Ouyang aldonis, ke ekde la 1960aj jaroj Ĉinio solvis landlimajn demandojn kun 12 el siaj 14 najbaraj landoj per intertraktado kaj konsiliĝo. La solvitaj landlimoj kun la longo de 20 mil kilometroj okupas 90% de la totalaj kontinentaj landlimoj de Ĉinio. Krome, Ĉinio kaj Vjetnamio solvis la demandon pri mara demarkacio ĉe la Beibu-Golfo per intertraktado kaj konsiliĝo. "Tiuj atingoj estas akiritaj per intertraktado kaj konsiliĝo inter la du flankoj, kaj ili estas bonaj ekzemploj de Ĉinio en sekvado de sendependa eksterlanda politiko de paco, kaj eksterlanda politiko pri tenado de amikecaj rilatoj kun najbaraj landoj, ili estas bonaj ekzemploj de la lando ankaŭ en observado de internaciaj leĝoj." 

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments