El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis la Protekta Bazo por Grandaj Pandoj

| 2016-05-13
Bookmark and Share


Carrie Lam Cheng Yuet-ngor (dekstre), la registara ĉefsekretario de la Honkonga Speciala Administra Regiono, ĉeestis la malferman ceremonion kaj havis interagon kun la granda pando.
 

    La 11-an de majo malfermiĝis la Shenshuping-a Protekta Bazo sub la Ĉina Centro por Protektado kaj Esplorado de Grandaj Pandoj en la Wolong-a Ŝtata Natur-rezervejo, Sichuan-provinco, kun la totala areo de 19844.51 kvadrataj metroj. Estas 3 funkciaj zonoj de bredado, trejnado kaj publika edukado, kun 59 staloj por grandaj pandoj. Krome, troviĝas turista akcepto-centro, esplorejo, scienc-eduka centro, besto-hospitalo kaj trejnejo por sovaĝigi la bredatajn grandajn pandojn.

 

    La grandega tertremo okazinta en Wenchuan en 2008 serioze trafis la Ĉinan Centron por Protektado kaj Esplorado de Grandaj Pandoj, kie 32 staloj de grandaj pandoj estis detruitaj. Dum rekonstruado de la centro, la Honkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio finance subtenis kaj helpis la rekonstruadon de la Wolong-a natur-rezervejo. Hongkongo entute efektivigis 23 projektojn, kiuj ligiĝis al tiaj diversaj kampoj kiaj riparado de staloj, ekologia restarigo, socia bonstato, kulturo, edukado, elektra energio ktp.

 

    La ĉina centra registaro pli frue donacis al Hongkongo du parojn da grandaj pandoj nomataj Anan kaj Jiajia, Lele kaj Yingying, kiuj ĉiuj venis el Wolong. Por danki la lokan registaron de Hongkongo kaj prizorgon de hongkongaj geamikoj, la Shenshuping-a Protekta Bazo kune kun la Centro de Savado kaj Malsankontrolo de Grandaj Pandoj en Dujiangyan senpage malfermiĝos al hongkonganoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments