El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio avertis Filipinojn ne ĉantaĝi per demando de Suda Ĉina Maro

| 2016-05-12
Bookmark and Share

    La 10-an de majo proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio neniam tiranos malgrandajn landojn kaj neniel toleros ĉantaĝon per la demando de la Suda Ĉina Maro.

 


Lu Kang en la gazetara konferenco
 

    Proparolanto Lu Kang faris la rimarkon responde al la aserto, ke Filipinoj iniciatis arbitracion pro tre neegalaj fortoj de la du landoj, kiuj faris ĝin nekapabla al solvado de disputoj pri maraj limoj kun Ĉinio per dialogo. Lu diris, "Tia argumento konfuzas pravon kaj malpravon kaj memorigas nin pri la tiel nomata teorio de prapeko de potencaj landoj." Li aldonis, ke la retoriko evidente venis el tiuj, kiuj intencas makuli Ĉinion, kaj la logiko malantaŭ la retoriko estas, ke "forta nacio estas ligita kun serĉado de hegemonio."

 

    Lu akcentis, ke Ĉinio sekvas la vojon de paca disvolvado kaj sin tenas je nacidefenda politiko, kiu estas defensiva en naturo. Ĉinio persistas en konstruado de bonnajbareco kaj partnereco kun siaj najbaroj kaj en solvado de disputoj per dialogo kaj intertraktado.

 

    De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, Ĉinio sukcese solvis landlimajn demandojn kun 12 el siaj 14 najbaraj landoj per konsiliĝo laŭ historiaj faktoj kaj sur la bazo de normoj de internacia leĝo.

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments