El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brita tagĵurnalo: La robota revolucio de Ĉinio

| 2016-05-11
Bookmark and Share


La roboto, kiu faras poluradon
 

    En la 10-a de majo la brita tagĵurnalo Financial Times aperigis artikolon kun la titolo: "La robota revolucio de Ĉinio".

 

    Guangdong-provinco estas motoro de la kresko de la ĉina produkta industrio. Pro malbonaj kondiĉoj en la laborejo, la kompanio Ying Ao, kiu produktas kuirilojn, devis pagi duoble pli grandan salajron al la laborantoj. Tial la kompanio antaŭ kvar jaroj komencis aĉeti robotojn por anstataŭigi per ili laborantojn, kiuj pli multekostas. Nun 9 robotoj faras laborojn, kiuj antaŭe estis faritaj de 140 laborantoj. La kompanio investis pli ol 3 milionojn da usonaj dolaroj en aĉetado de robotoj. "Ili estas malpli multekostaj, pli precizaj kaj fidindaj. Ili neniam detruas niajn produktaĵojn," diris respondeculo de la kompanio. Li aldonis: "Mi esperas utiligi pli multajn robotojn anstataŭ homojn."

 

    En marbordaj regionoj de la suda parto de Ĉinio, miloj da laborejoj travivas ransformadon al aŭtomatiga produktado. Tio estas industria revolucio subtenata de la loka registaro kaj gvidata de robotoj, kaj tiom grandskala, ke neniam antaŭe la mondo spertis ion similan.

 

    De la jaro 2013, ĉiujare la nombro de robotoj aĉetitaj de ĉinaj kompanioj estas la plej granda, kompare kun tiuj de aliaj landoj, inkluzive de Germanio, la Korea Respubliko kaj Japanio, kiuj estas gigantoj en produkta industrio. Laŭ taksado de la Internacia Federacio de Robotiko, Ĉinio superos Japanion kaj fariĝis lando, kiu plej multe utiligas industriajn robotojn. La granda rapideco de la ĉina robota revolucio estas senkompara en la historio.

 

    Estos tamen longa vojo antaŭ la teknologia transformo de Ĉinio, kie nun troviĝas 36 robotoj por ĉiuj dek mil laborantoj, sed kompare kun tio la ekvivalenta kvanto de robotoj estas 292 en Germanio, 314 en Japanio kaj 478 en la Korea Respubliko. Ĉinio ĉiam antaŭenpuŝas aŭtomatigon por solvi malabundecon de laborfotoj. La ĉina registaro promesis liveri financan subtenon al koncernaj kompanioj. Kun pli malgranda prezo kaj pli forta kapablo, la industria roboto nun estas enkondukata en ĉinajn fabrikojn kun miriga rapideco.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments