El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝis la dua plej grava lando en turisma enspezo

| 2016-05-11
Bookmark and Share


Emblemo de la Monda Turisma Organizo
 

    Laŭ raporto de la hispana ĵurnalo Qiaosheng Bao, la 9-an de majo la Monda Turisma Organizo publikigis donitaĵojn pri internacia turismo, kiuj montras, ke la turisma enspezo de Ĉinio superis tiun de Hispanio kaj sekve Ĉinio okupas la duan lokon tuj post Usono, kaj Hispanio -- la trian.

 

    La turisma enspezo de Usono estas la plej granda en la mondo

 

    En 2015 Usono okupis la unuan lokon per turisma enspezo de 178 miliardoj da usonaj dolaroj kreita de fremdlandaj turistoj, Ĉinio -- la duan per 114 miliardoj da usonaj dolaroj, Hispanio -- la trian per 57 miliardoj da usonaj dolaroj kaj Francio -- la kvaran per 46 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    En 2015 Hispanio akceptis 68.1 milionojn da fremdlandaj turistoj, kies nombro kreskis je 4.9%, kiuj donis al la lando enspezon de 50 947 milionoj da usonaj dolaroj kun kresko de 4%. Hispanio estis la tria plej grava turisma cellando en la mondo, ĉu laŭ la nombro de eksterlandaj turistoj, ĉu laŭ turisma enspezo.

 

    Plejmulto da turistoj eksterlande estas el Ĉinio

 

    En la pasinta jaro iom kreskis la nombro de ĉinaj, usonaj kaj britaj turistoj, kiuj vojaĝis eksterlanden.

 

    La elspezo de ĉinaj turistoj kalkuliĝis al 292 miliardoj da usonaj dolaroj, kun kresko de 25%. La nombro de ĉinaj turistoj atingis 128 milionojn, kun kresko de 10%.

 

    La elspezo de usonaj turistoj estis 120 miliardoj da usonaj dolaroj, kun kresko de 9%. La nombro de turistoj kalkuliĝis al 73 milionoj kun kresko de 8%.

 

    La elspezo de britaj turistoj estas la kvara plej granda en la mondo per 63 miliardoj da usonaj dolaroj kun kresko de 8%. La nombro de turistoj kalkuliĝis al 65 milionoj kun kresko de 9%.

 

    Pro malfavora kurzo de eŭro, la turisma elspezo de Germanio, kiu okupis la trian lokon en la mondo, malkreskis al 76 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    La elspezo de francaj turistoj eksterlande atingis 37 miliardojn da usonaj dolaroj, tiu de rusaj turistoj -- 35 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj tiu de la Korea Respubliko -- 25 miliardojn da usonaj dolaroj, kun kresko de 8%, en la 8-a loko de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments