El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wengding-vilaĝo, la lasta primitiva tribo de Ĉinio

| 2016-05-10
Bookmark and Share

    Ĉe sudokcidenta landlimo de Ĉinio vivas afablaj kaj honestaj va-oj. En ilia loĝloko troviĝas la lasta primitiva tribo de ĉinoj, t.e. Wengding-vilaĝo. Oni povas sperti tieajn misteron kaj miraklon pere de bovkranioj pendantaj sur kolonoj ĉe la enirejo de la vilaĝo, speciale tiuj pendantaj sub la granda banjanarbo.

 

    Wengding-vilaĝo situas en la urbeto Mengjiao je ĉirkaŭ 40 kilometroj nordokcidente de la guberniurbo Cangyuan de la urbo Lincang, Yunnan-provinco. Ĝi estas origine ekologia vilaĝo de va-oj, la plej bone konservata en Ĉinio. La antikva vilaĝo ĉirkaŭita de prosperaj arboj karakteriziĝas per pajldomoj el kiuj leviĝas kuirfumo kaj super ili ŝverbas blankaj nuboj en la lazura ĉielo. Tieaj pajldomoj bone konservataj, bovkranioj alte pendantaj kaj pendornamaĵoj plenaj de mistera koloro rakontas legendojn de Va-nacio. La vilaĝo estas fakte natura muzeo pri historio kaj kulturo de va-oj.

 

    Va-oj kutime konstruas siajn tenejojn, ĉefe por grenoj, ĉe la rando de la vilaĝo. La tenejoj ne bezonas ŝlosilojn, ĉar va-oj neniam prenas alies objektojn. La tuta vilaĝo sidas en sino de arbaro, laŭ onidiro, arboj ĉirkaŭ la vilaĝo ne povas esti fortranĉitaj, ĉar ili estas diaj arboj por protekti la vilaĝon. Pro tio la arbaroj ĉirkaŭ la vilaĝo estas prosperaj kaj formas arbar-muron.

 

    La pajldomoj de va-oj, el bambuaj kolonoj kaj lignaj plankoj, estas dividitaj en du specoj: la unua estas malalta unuetaĝa domo en ovala formo, ĝi estas destinita por fraŭlo, sola plenkreskulo, mezaĝa kaj maljuna vidv(in)o; la dua -- duetaĝa domo, ĝenerale en kies supra etaĝo loĝas homoj kaj en la malsupra -- brutoj.

 

    La plej grava ceremonio por la vilaĝo estas "transporto de ligna tamburo," va-oj faligis arbon en arbaro ekster la vilaĝo kaj ĝin transportis en la vilaĝon por fari el ĝi novan tamburon por anstataŭi la malnovan. Ligna tamburo estas simbolo de va-a vilaĝo kaj sanktaĵo en la koroj de va-oj. Ili opinias ke la ligna tamburo povas komunikiĝi kun dioj kaj prauloj. En la va-a lingvo estas jenaj diroj: "La vivo dependas de akvo kaj prospero -- de la ligna tamburo." Pli interesas ke inter lignaj tamburoj estas la vira kaj la virina: la vira tondras obtuze kaj la virina -- kristale. Krome, la lasta estas iom pli granda ol la antaŭa.

 

    "Transporto de ligna tamburo" okazas sub mistera totemo de bovkranioj. Vilaĝestro preĝas kaj gvidas kanton, starante sur "ligna tamburo". Dum la evento ĉiuj kantas "kanton pri transporto de ligna tamburo". Kiam ĝi estas transportata ĉe la enirejo de la vilaĝo, du vicoj da viroj kaj virinoj ronde dancas sur la placo de la vilaĝo akompanataj de muzikiloj por bonvenigi "lignan tamburon" en la vilaĝon. "Transporto de ligna tamburo" estas por la vilaĝanoj grava ceremonio, simpla, tamen sankta.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments